Pluramemo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 5 jaroj
Fixed typo
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
(Fixed typo)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Pluramemo difinas sin per la emocia flanko de amrilatoj. En la centro staras do ne la spertado de sekso, kiu tamen -- kiel en ĉia amrilato -- povas ludi kaj ludu tute esencan rolon.
 
Kiel kondiĉojn por poliamajpluramaj rilatoj oni ofte nomas absolutan sincerecon inter la partoprenantoj kaj reciprokan interkonsenton (la teksto "Poliamo por stultuloj" estas bona ekzemplo por tio). Pro tio, en la koncepto de pluramemo ne ekzistas kaŝendaj amantoj kaj amatinoj. Estas legitime kaj dezirate havi grandan nombron da amrilatoj, por disvolvi sin mem. Al homoj, kiujn oni ŝatas, oni povu rilati kun la ĉiufoje individue taŭga mezuro da simpatio kaj [[intimeco]]. Se oni spertas amajn sentojn al pli ol unu homo, ne necesas nei tion. Ĵaluzo kaj perdotimoj aperas ofte ankaŭ ĉe homoj, kiuj elektis tiun rilatformon, kaj ankaŭ ilin ne necesas nei. Sed oni strebas atingi, ke tiuj ne decidu pri la agado, ĉar alie ili povas facile esti detruaj por la rilatoj.
 
Kontraste al monogamio, ne estas kialo por ĉesigi rilaton, se la partnero havas unu aŭ plurajn kromajn amrilatojn kun diversa intenso.