Maoria lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
numeraloj
substantivoj
Linio 47:
 
Ĉiuj substantivoj uzeblas kun difinita artikolo aŭ kun nedifinita artikolo, do mankas distingo inter nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj.
 
====Ĝeneralaj substantivoj====
Plejmultaj substantivoj estas membroj de ĉi tiu tipo. Ĝenerala substantivo preskaŭ ĉiam aperas kun determinilo, ekzemple: ''ngā manu'' = la birdoj.
 
====Lokaj substantivoj====
Ĉi tiu klaso enhavas la nomojn de urboj, riveroj, regionoj ktp. Ĝi ankaŭ enhavas la vortojn kiuj nomas lokon relative al objekto. Ekzemple: <ref name="karena" />
 
*''konei, konā, korā'' = ĉi tie, tie apud vi, tie for
*''mua'' = la antaŭo (aŭ space aŭ tempe)
*''muri'' = la malantaŭo, la posta;
*''runga'' = la supro, la sudo
*''raro'' = la malsupro, la nordo
*''roto'' = la interno
*''waho'' = la ekstero
 
Por la prepozicioj en Esperanto, oni uzas ekzemple:
*''kei rungi i te tēpu'' = ĉe la supro de la tablo = sur la tablo
*''i roto i te kāri'' = ĉe la interno de la ĝardeno = en la ĝardeno
 
====Personaj substantivoj====
La nomoj de homoj, triboj, kanuoj, monatoj, personaj pronomoj, kaj la demanda pronomo ''wai'' = kiu(j), kiun oni uzas por demando por kiu la atendata respondo estas persona nomo.
 
==== Pronomoj ====
Linio 108 ⟶ 129:
| lia, ŝia; liaj, ŝiaj
|}
 
===Agverboj===
La agverboj nomas agojn. Ili troviĝas en verbaj vortgrupoj kun verbaj partikloj. Plejmultaj agverboj estas pasivigeblaj. Oni konsideras ilin transitivaj.
Ĉi tiuj (pasivigeblaj verboj) uziĝas en tri specoj de propozicio:
 
*''Kei te patu ia i tana kurī'' = Batas li/ŝi je sia hundo (aktiva, objekto markita per ''i'')
*''Kei te patua e ia tana kurī'' = Batatas de li/ŝi lia/ŝia hundo (pasiva, aganto markita per ''e'')
*''Nāna tana kuri i patu'' = De li lia/ŝia hundo batis
 
====Dudirektaj verboj====
Wennergren nomas ilin "verboj kun al-komplemento"<ref name="pmeg">http://bertilow.com/pmeg/indekso/index.html Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bertilo Wennergren</ref>. Ekzemple: doni, lavi, ŝteli, aparteni, pagi.
Harlow (p 148) skribis:
 
malmultaj verboj, kies signifo temas pri ia "transigo", ekzemple doni, montri, rakonti, havas du objektojn: unu, la rekta objekto, por la afero transigata, kaj la alia, la tiel nomata malrekta objekto, por la homo al kiu la rekta objekto estas transigata. Ekzemple:
 
*''I whakamārama te kaiako i te rapanga ki ngā tamariki'' = Klarigis la instruisto je la problemo al la infanoj
*''E whakakite ana ia i ana kete ki ngā manuhiri'' = Montras ŝi/li je siaj korboj al la vizitantoj (p 110)
*''Hoatu tētahi āporo ki tō hoa'' = Donu unu pomon al via amiko<ref name="mi-dict">http://maoridictionary.co.nz/ Māori Dictionary</ref>
 
Tamen la uzado estas malregula. En la suba citaĵo la infanoj estas la objekto kaj la transigata studobjekto estas la al-komplemento:
*''Kua whakawhiwhi te Whare Wānanga i ngā ākonga ki ā rātou tohu mātauranga'' = Aljuĝis la Universitato siajn studentojn al iliaj diplomoj<ref name="mi-dict"/>
*''Utua ai au e rima herengi i te wiki'' = Pagatis mi je kvin ŝilingoj en ĉiu semajno* (malbona esprimo en Esperanto)<ref name="mi-dict"/>
 
====Perceptaj verboj====
Perceptaj verboj estas subklaso de agverboj kaj pasivigeblaj. (En Esperanto tiaj verboj estas normalaj agverboj.) Ĉar ili temas pri mensa stato aŭ percepto, la entoj estas la perceptanto (subjekto) kaj la perceptato (objekto). La ĉefaj verboj en ĉi tiu subklaso estas: ''rongo'' (aŭdi), ''pīrangi'' (deziri, bezoni), ''hiahia'' (deziri, voli), ''mōhio'' (scii, koni), ''mahara'' (pripensi, memori), ''tūmanako'' (esperi). Ĝenerale, la objekto de percepta verbo estas markita per ''ki''. La verbo ''kite'' (vidi) estas escepto, ĉar ĝia objekto estas markita per ''i'', same al ĝeneralaj agverboj (supre). Ekzemple:
 
*''Kei te mōhio ki a Ngāhuia?'' = [Ĉu] konas vi al Ngāhuia?
*''I kite te tangata i te kurī'' = Vidis la homo je la hundo
 
====Netransitivaj verboj====
Agverboj kiuj ĝenerale ne havas objekton en la kutima senco. Oftaj ekzemploj temas pri movado: ''haere'' (iri), ''moe'' (dormi), ''oma'' (kuri), ''takoto'' (kuŝi), ''tū'' (stari). Tamen "Māori Dictionary" listigas pasivan formon por ĉiu el tiuj verboj krom ' moe'.<ref name="mi-dict"/> La celo de movado estas markita per 'ki' kaj la origino per 'i'. Ekzemple:
*''I haere ia e te whare ki te toa'' = Iris li/ŝi de la domo al la butiko
 
===Statverboj===
La statverboj estas malgranda aro de verboj kiuj temas pri stato anstataŭ ago. Ili ne havas pasivon. La stato kutime estas la rezulto de ago. Se la aginto estas menciita, tiu estas notita en vortgrupo markita per ''i''.<ref name ="harlow"/>
Unu speco de statverbo estas uzebla kie en aliaj lingvoj oni uzas la verbon "esti" kaj adjektivon. Ekzemple:
 
*''Ka pai ngā kai'' = Bonas la manĝaĵoj = Estas bonaj la manĝaĵoj
 
Evidente ''pai'' estas verbo ĉar ĝi troviĝas kun ''ka'' (verba partiklo) en verba vortgrupo (''ka pai'').
La alia speco de statverboj estas uzata kie iuj aliaj lingvoj uzas participon aŭ medialan verbon. La aganto de la origina verbo estas la paciento de la statverbo. La signifo de tia verbo estas kvazaŭ pasiva. Ekzemple:
 
*''I pakaru te wini i a Huri'' = Estas rompita la fenestro de Huri = Rompiĝis la fenestro pro Huri
*''I mahue ia i te pahi'' = Estas lasita li/ŝi de la buso
*''Kua mutu te kura'' = Estas finita la lernejo = Finiĝis la lernejo
 
Karena-Holmes (p 88) skribis ke kiam statverbo estas uzata kun la nedifina artikolo, ''he'', oni povas konsideri ke la vortgrupo havas verban senson. Ekzemple:
 
*''He whero te whare'' = Ruĝas la domo.
*''He rangatira a Rewi'' = Estimatas Rewi = Rewi estas ĉefo (Substantivo estas pli taŭga traduko).
 
Harlow konsideras ke la uzado de bazvortoj kun la artikolo ''he'' montras ke la sekva vorto estas substantivo aŭ adjektivo. Tamen li ankoraŭ traktas vortgrupon kun ''he'' kiel predikaton (sube Predikato).
 
Iuj verboj ekzistas en identaj aŭ rilataj formoj kiel kaj statverbo kaj agverbo. Ekzemple: ''pai'' kiel statverbo signifas "boni", kaj ''pai'' kiel agverbo signifas "ŝati" kaj havas pasivon ''paingia''. Plejmultaj statverboj estas uzeblaj kiel substantivoj, ekzemple: ''pai'' (statverbo) = boni, ''pai'' (substantivo) = boneco.
 
 
==== Modifantoj ====
Karena-Holmes<ref name="karena"/> skribis ke ne ekzistas vortklaso simila al la anglaj adjektivoj. Tamen certe troviĝas vortoj kiuj estas uzeblaj kiel adjektivoj, t.e. por modifi substantivon. Plejmultaj maoriaj bazvortoj estas uzeblaj tiel. Modifanto kutime sekvas la vorton kiun ĝi modifas. Ekzemple:
 
* ''he whare kōwhatu'' –domo= domo ŝtona (substantivo kiel modifanto)
* ''he whare kai'' = domo manĝada (agverbo kiel modifanto)
* ''he whare pai'' = domo bona (statverbo kiel modifanto)
 
Ĉiu modifanto de la sama substantivo bezonas apartan vortgrupon, ekzemple:
 
* ''he whare pai | he nui hoki'' = domo bona | granda ankaŭ "bona, granda domo"
 
Tamen, bazvorto povas modifi vortgrupon, ekzemple:
 
* ''te otaota whai purapura'' = herbo posedo semo "semportanta herbo"
 
Bazvorto ankaŭ povas modifi verbon, do agi kiel adverbo.