Mikena civilizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jarould (diskuto | kontribuoj)
e (GR) File renamed: File:Megiste-Bronze.jpgFile:Megiste-Bronze Reconstruction of a Mycenaean ship.jpg File renaming criterion #2: to change from a meaningless or ambiguous name to a name that descr...
Jarould (diskuto | kontribuoj)
e (GR) File renamed: File:Mycenaean Treasure.jpgFile:Replicas of Mycenaean swords and cups.jpg File renaming criterion #2: to change from a meaningless or ambiguous name to a name that describes wha...
Linio 151:
La milita karaktero de la mikenaj grekoj estas evidenta de multaj elterigitaj armiloj, el uzo de militaj kaj batalaj reprezentoj en samtempa arto kaj el la konservitaj grekaj dokumentoj en linia B. La mikenanoj investis en disvolviĝon de la milita infrastrukturo, kun milita produktado kaj loĝistiko, kontrolita rekte de la palacaj centroj. Laŭ la dokumentoj en linia B en la palaco de [[Pilos]], ĉiu kampara komunumo (la ''damos'') estis devigata sendi certan nombron da viroj, kiuj devis servi en la [[armeo]]. Similaj servoj ankaŭ estis efektivigitaj fare de la [[aristokratio]].
 
[[dosiero:Replicas of Mycenaean Treasureswords and cups.jpg|eta|right|200px|Kopi-produktitaj mikenaj glavoj kaj tasoj.]]
Mikenaj armeoj komence estis bazitaj sur peza [[infanterio]] ekipita per [[lanco]]j, grandaj [[ŝildo]]j kaj en iu okazo per [[kiraso]]. Poste en la 13-a jarcento aK, mikena militado spertis gravajn ŝanĝojn ambaŭ en taktikoj kaj armilaro kaj armitaj unuoj iĝis pli uniformaj kaj moviĝemaj, ĉar armiloj fariĝis pli kaj pli malgrandaj kaj malpezaj. La lanco restis la ĉefa armilo inter mikenaj soldatoj, dum la [[glavo]] ludis neĉefan gravon en batalo. Aliaj ofensivaj armiloj estis pafarkoj, [[klabo]]j, hakiloj, ŝtonĵetiloj kaj [[ponardo]]j. La preciza rolo kaj kontribuo de [[ĉaro]]j sur batalkampo estas disputata afero pro manko de sufiĉa indico. Ŝajnas, ke ĉaroj estis komence uzataj, kiel batalaj veturiloj dum la 16-a ĝis 14-a jarcentoj aK, dum poste, en la 13-a jarcento aK, ilia rolo estis limigita al batalkampa transporto.