Alfred von Schlieffen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Je rekomendo de liaj komandantoj,<ref name="Dupuy"> Dupuy 1977, p. 128.</ref> Schlieffen estis akceptita en la Ĝenerala Militlernejo en 1858 je aĝo de 25, multe pli frue ol aliaj. Li gradiĝis en 1861 althonore, kio garantiis lin rolon kiel oficiro de Ĝenerala Stabanaro. En 1862, li estis sendita al la Topografia Servo de la Ĝenerala Stabanaro,<ref name="Dupuy"/> kio havigis lin geografian konon kaj respekton por la taktikaj kaj strategiaj valoroj de la tereno kaj de la vetero kio ege utilos al li tra lia kariero, partikulare en la militeroj kiujn li estris kaj en la desegno de variaj militplanoj kiaj la fama [[Plano Schlieffen]]. En 1865 li estis translokigita al la propra Germana Stabanaro, kvankam lia rolo estis dekomence minora. Li unuafoje vidis aktivan militservon kiel stabana oficiro kun la Prusia Kavaleria Korpuso ĉe la [[Batalo de Königgrätz]] de 1866, dum la [[Prusia-Aŭstria milito]].<ref name="Dupuy"/> La taktika "batalo de encirkligo" estis el tiam konstanta trajto de lia taktika doktrino, kvankam lia strategia doktrino konsiste favoris la kontraŭ-ofensivon pro lia kompreno de la tereno kaj pro lia respekto por la konsiloj de Clausewitz pri la konstante malpliiĝanta forto de la ofensivo.
 
Dum la [[Francia-Prusia Milito]], li komandis malgrandan armeon en la [[Luaro|Luara Valo]] en tio kio estis unu el la plej malfacilaj kampanjoj luktitaj de la Prusia Armeo.<ref name="Dupuy129"> Dupuy 1977, p. 129.</ref> En Francio, Frederiko la 1-a, Granda Duko de Baden, ascendigis lin al Majoro kaj estro de la milit-historia divizio. Post jaroj labore kun Helmuth von Moltke kaj Alfred von Waldersee, la 4an de Decembro 1886 li estis ascendigita al Majora Generalo, kaj tuj poste, pro la retiriĝo de Moltke, li iĝis Diputata Stabanestro de Waldersee.<ref name="Dupuy129"/> Poste li iĝis ''Quartermeistergeneral'', poste [[Generalleŭtenanto]] la 4an de Decembro 1888, kaj fine ''General der Kavallerie'' la 27an de Januaro 1893. En Aŭgusto 1905, je aĝo de 72, Schlieffen ricevis frapon de ĉevalhufo, kio faris lin "nekapabla por batalo". Post preskaŭ 53 jaroj de servo, Schlieffen retiriĝis Novjare, 1906.<ref name="V.J. Curtis 2003"> V. J. Curtis, "Understanding Schlieffen," The Army Doctrine and Training Bulletin 6, no. 3 (2003), p. 56.</ref> Li mortiĝis la 4an de Januaro 1913, ĝuste 19 monatojn antaŭ la komenco de la [[Unua Mondmilito]].<ref name="V.J. Curtis 2003"/>
{{redaktata}}
 
==Referencoj==
<references/>
 
==Bibliografio==
* Dupuy, T. N. (1977). A Genius for War: The German Army and General Staff. New Jersey: Prentice Hall. ISBN 0-13-351114-6.
* Walter, Goerlitz (1967). History of The German General Staff. New York: Frederick A. Praeger.
* Zuber, Terence (2002). Inventing the Schlieffen Plan: German War Planning, 1871–1914. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-925016-2.
* Zuber, Terence (2004). German War Planning, 1891-1914: Sources and Interpretations. Woodbridge: The Boydell Press. ISBN 1-84383-108-2.Cannae
* Zuber, T. (2010). The Real German War Plan 1904–14 (e-book ed.). New York: The History Press. ISBN 0-75247-290-9.
* Holmes, T. M. (April 2014). "Absolute Numbers: The Schlieffen Plan as a Critique of German Strategy in 1914". War in History. Thousand Oaks, CA: Sage. 21 (2). ISSN 0968-3445.
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://usacac.army.mil/cac2/cgsc/carl/download/csipubs/cannae.pdf Libro de Kampomarŝalo Grafo Alfred von Schlieffen ''Cannae'']
 
{{Authority control}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Schlieffen, Alfred Graf Von}}
{{vivtempo|1833|1913}}
[[Kategorio:Germanaj verkistoj]]
[[Kategorio:Germanaj militistoj]]
[[Kategorio:Prusiaj militistoj]]
[[Kategorio:Germanaj nobeloj]]
[[Kategorio:Militaj teoriistoj]]