Hejma kato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 3:
.
 
Kusi päähän osuessa hengenvaarallinen
== Fiziologiaj signoj ==
{| border="0" cellpadding="5" cellspacing="1" style="empty-cells:show; margin-bottom:0.5em; background:green;"
|---- bgcolor="green"
|-
!colspan=2|'''Fiziologiaj signoj'''
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|'''Nomo'''
|'''Valoroj'''
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Korpa temperaturo || 38-39 celsiusaj gradoj
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Pulso || 100-120 batoj/minuto
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Spirfrekvenco || 20-40 enspiroj/minuto
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Korpa pezo || 2–10 kg depende laŭ raso kaj sekso
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Seksa ciklo || hipooestra preskaŭ hiperoestra, provokita ovulado
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Longeco de oestro || 3-7 tagoj
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Maturiĝado || en la 6-a – la 10-a monato de la vivo
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Longeco de gravedeco || 58-70 tagoj
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Nombro de idoj || 3-8 katidoj
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Naska pezo || 80-120 g
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Nombro de dentoj || laktodentoj 26, permanentaj dentoj 30
|-
|---- bgcolor="#FFFFFF"
|Volumeno de sango || 60-70 ml/kg de la pezo
|}
 
La interna korpa temperaturo de la hejma kato estas 38,0 – 39,5 °C kaj oni mezuras ĝin en la [[rektumo]] per kuracista aŭ veterinara termometro. Katidoj kaj junaj bestoj havas temperaturon prefere pli altan, plenkreskaj kastritoj prefere pli malatan.
 
Spirfrekvenco de la sana nelaca kato en trankvilo dum kutima ĉambra temperaturo moviĝas inter 20 kaj 30 spiroj dum minuto.
 
Nombro de korbatoj estas du la samaj kondiĉoj same kiel ĉe la spirado 110 ĝis 130 batoj dum minuto. Plimulto de katoj sekse plenmaturiĝas en la 7-a ĝis la 9-a monato, sed ĉe kelkaj unuopuloj povas veni seksa plenmaturiĝo jam post la sesa monato, do estas necese de tiu ĉi aĝo bredi la katinojn aparte de virkatoj, por ke okazu nedezirata kopulado. Korpe la katoj plenmaturiĝas multe pli malfrue kaj ĝenerale oni konsideras konvenan tempon por kopulado post la 18-a monato de la aĝo.
 
=== Multiĝado ===
[[Dosiero:Radiography of a pregnant cat.jpg|left|thumb|Radioterapio de graveda katino monato kaj duono.]]
[[Dosiero:White Cat Nursing Four Kittens.jpg|eta|dekstra|270px|Kato nutranta siajn 4 katidojn]]
[[Dosiero:macicky.jpg|eta|dekstra|270px|5-tagaj katidoj]]
[[Oestro]] daŭras ĉe la katinoj kutime 7 tagoj, sed ties longeco ĉe unuopaj bestoj estas tre varia kaj ĝi povas moviĝi de 3 ĝis 15 tagoj. Regula oestro de la hejmaj katoj okazas printempe kaj aŭtune, sed ĉe la kultivitaj rasoj de katoj ĝi povas montriĝi en kia ajn jarsezono kaj ripeti post tri semajnoj. La oestro estas akompanata per karakteriza konduto de bestoj. La katino fariĝas maltrankvila, ŝi plilongiĝas, fleksigas la dorson, priviŝas sin je la [[kruro]]j de bredanto, neregule kaj malmulte ŝi voras kaj ŝi klopodas eliri el loĝejo en proksimecon de virkato. Post pli forta kareso sur la dorso plimulto da oestrantaj katoj ekokupos [[kopulacio|kopulacian]] starigon tiel, ke ĝi havas la antaŭajn ekstremaĵojn streĉitaj antaŭen, per la [[torako]] ĝi tuŝas sin je la tero, la fleksigitajn malantaŭajn ekstremaĵojn ĝi havas ŝovitaj sub la ventron kaj la voston kunvolvita supren aŭ flanken. Ankaŭ virkatoj montras en la periodo de la oestro de katinoj plialtigitan maltrankvilon, ili pli fiodoras, ili pli ofte urinas kaj plimulte ili postlasas urinvizitsignojn ankaŭ sur muroj aŭ meblaro en la loĝejo, ĉar ili klopodas marki sian teritorion.
 
La libere vivataj katoj signalas la oestron per la urino kaj insistema vokado, per kiu ili alvokos plurajn amindumantojn. Simile kiel kato vivanta interne, ankaŭ ekstere vivanta kato viŝas sin je objektoj ruliĝante sur la tero. Kiam la virkato alproksimiĝos al la katino en tiu ĉi fazo, la katino lin per spitado kaj tipa movo de la antaŭaj piedoj forpelos lin. La virkataj amindumantoj ĵetas unu al la alia minacigajn rigardojn elbuŝigante laŭtan kriadon. Ili ĉirkaŭiradas unu la alian per rampemaj movoj kaj ofte ili interbatalas. Tial estas mortofteco de la nekastritaj virkatoj neproporcie pli granda ol ĉe la kastritaj.
 
Kiam la katino estas preparita por kopulado, ŝi donos signon al la virkato per tio, ke ŝi ekokupos la kopuladstarigon (vidu pli supre), La tuta kopuladagado daŭras nur kelke da sekundoj kaj ĝi finas per perforta forŝovo de la virkato far la katino. La oestranta katino povas kopulacii kun pluraj virkatoj. La oestro finiĝas per gravedeco.
 
La gravedeco de la katino daŭras proksimume 9 semajnoj kaj laŭ lastaj esploroj ĝi estas indikata kiel normala en intervalo ekde 56 ĝis 68 tagoj, dum kio la eŭropaj hejmaj katinoj havas kutime la gravedecon sur pli malalta limo, la katinoj de la kultivitaj rasoj ĉe valoro ĉirkaŭ 63 ĝis 65 tagoj. La gravedaj katinoj estadas pli trankvilaj kaj ili pli voras. En la dua triono de la gravedeco estas ĉe plimulto de katinoj videbla la pligrandiĝinta ventro kaj plenigado de flankoj. Same laktoglandoj estadas pligrandiĝintaj kaj sangiĝintaj. En la lasta triono de la gravedeco estas, ĉefe ĉe pli granda nombro de idoj, okulfrape pligrandiĝinta la ventra volumeno, la katino pli voras, ŝi estas pli trankvila kaj ŝi pli ripozas. En la abdomena kavaĵo eblas palptrovi utero kun fetoj. En lastaj tagoj antaŭ la nasko poste okazas pli karaktera pligrandiĝo de laktoglandoj, liberiĝo de la pelvo kaj ŝveliĝo de vulvo. ĉe siamaj katinoj kaj iam ankaŭ ĉe aliaj kultivitaj rasoj, se la graveda katino portas sole unu aŭ du katidojn, eĉ ne en la lasta triono de la gravedeco povas esti la eksteraj ŝanĝoj rimarkeblaj kaj destini de la gravedeco sen rentgena esploro estas iam tre malfacila. La nasko ĉe la libere bredataj hejmaj katinoj okazas proporcie rapide, ĝi estas finita dum 15 ĝis 20 minutoj kaj ne estas bezona dum ĝi la homa mano. Kutime naskiĝas 4 ĝis 6, sed iam ankaŭ 10 idoj. Ĉe la katinoj de kultivitaj rasoj estas kutime nombro de la idoj pli malalta, la nasko okazas pli longe kaj estas plimulte bezona dum ĝi asistado de bredanto.
 
=== Evoluo de katidoj post la naskiĝo ===
La katidoj naskiĝas kun hararo, sed blindaj kaj surdaj. Ili pezas proksimume 100 gramojn. Helpe de la palpkapablo kaj flarsenso ili trovos cicon de sia patrino. La unua lakto, kiun la katidoj ektrinkos, estas maldensa, sed plena de antimaterioj kaj imunaj materioj, kiujn enhavas ŝia organismo. La katidoj subtenas produktadon de la [[lakto]] per masaĝado de ĉirkaŭaĵo de la [[cico]]j kaj per ŝpinado. La katidoj kutimas ekŝati unu cicon, al kiu ili revenas. La katidoj trinkas plurfoje dumtage ĝis kiam ili ne ekdormos. La katino masaĝas per la [[lango]] iliajn [[rektumo|rektuman]] kaj generilan aperturojn, per kio ŝi subtenas eliminado de [[urino]] kaj [[ekskremento]], ĉar la katidoj mem ankoraŭ ne kapablas elimini. Dum la unuaj tagoj post la naskiĝo la katino preskaŭ ne malproksimiĝas de la katidoj. Nutraĵo, akvo kaj kata [[necesejo]] tial estus troviĝantaj en ŝia senpera proksimeco.
[[Dosiero:6weeks old kittens.jpg|eta|dekstra|270px|6 semajna katido]]
Dusemajnaj katidoj malfermas la okulojn, ili atenteme aŭskultas disvolvante siajn sensojn. Ili pezas ĉirkaŭ 200 gramoj. En tiu ĉi periodo ili komencas percepti siajn gefratojn kaj la proksiman ĉirkaŭaĵon, en kiu ili troviĝas. Ili lernas moviĝi kaj ekde la tria semajno eblas rimarki la unuajn katajn ludojn, dum kiuj ili lernas kuri, salti, rampi, ĉasi kaj ili ekkonas pli vastan ĉirkaŭaĵon. Fine de monato de la vivo ili pezas ĉirkaŭ 300 gramoj kaj ili komenciĝas purigi sin mem. En tiu ĉi periodo eblas komenci alnutri ilin per firma nutraĵo (se la nasko estas tro granda aŭ ili perdis la patrinon kaj bredanto mem nutras la katidojn). La katidoj estas puremaj bestoj kaj jam en tiu ĉi periodo eblas lernigi ilin iri sur katan necesejon. Periodo inter la kvina ĝis la sepa semajno estas grava por socialigo de la katidoj. La katidoj kreas por si interrilaton al propra specio kaj ankaŭ al specioj, kun kiuj ili interkontaktiĝos en tiu ĉi periodo. La katidoj, kiuj ne havis eblecon interrilati kun homo, evitos al homoj dum la tuta vivo kaj neniam plu estos el ili tiaj karesalpremiĝantaj katoj ol katoj, kiuj havis eblecon de socialigo je homo. En la aĝo de 10 semajnoj la katidoj jam estas pli gardemaj rilate al novaj objektoj kaj ili havas pli evoluiĝintajn karakterojn.
 
Ekde la dua, en la libera naturo nur ekde la kvara monato, komenciĝas por la katidoj disĉiplaj jaroj. Ili sekvas la patrinon en ŝia ĉiutaga agado lernate mestare purigi sin, ĉasi ks. E tiu ĉi periodo la katidoj estas tre ludemaj kaj ili surrampos sur ĉio, ili ĉasas moviĝantajn objektojn kaj gefratojn, ili akrigas siajn ungegojn je objektoj (en okazo, ke ili ne havas eblecon akrigi la ungegojn sur konvena akrigilo, ili uzos rezervan solvon – meblojn). Ili lernas ankaŭ socian konduton enkadre de la specio. La trimonataj katidoj manĝas jam ekskluzive firman nutraĵon kaj ili ne trinkas patrinan lakton. Ĉirkaŭ la kvina monato permanentaj [[dento]]j anstataŭigas la [[laktodento]]jn. En la sesa monato la katidoj estas sendependaj de la patrino.
 
=== Seksa maturiĝado ===
[[Dosiero:Katineto 2.jpg|maldekstre|eta|Ses monata katino.]]
La kato sekse maturiĝas inter la 6-a kaj la 8-a monato de sia vivo. Sed la tutan korpan evoluon finas pli malfrue (ĉirkaŭ unu jaro). Dank‘ al la seksa maturiĝado montriĝos seksaj diferencoj inter virkato kaj katino. La virkato estadas pli granda ol la katino, li havas pli larĝan kolon kaj dank‘ al pli grandaj glandoj ankaŭ pli grandan kapon. La katinoj estadas malpli grandaj kaj pli sveltaj kun kapo en formo de triangulo (sed dependas de raso).
 
Sed diferencoj inter la virkato kaj la katino estas videblaj en la konduto. La virkato estas teritorie orientita markante sian teritorion per urino kaj frotado je objektoj (arboj, ŝtonoj, arbustoj…). Ili elpelas entrudulojn el la teritorio. Diference de la katinoj ili kutimas vagabondi kaj iam ili pasigas ĉasante kaj serĉante oestrantan katinon kelke da tagoj ekster la hejmo. Reveninte ili serĉas nutraĵon kaj trankvilan lokon por dormi.
 
El ludoj je batalo ĉe virkatoj fariĝas vera batalo, en kiu [[masklo]] pruvas, ke li estas kapabla mezuri la fortojn kontraŭ alia masklo. Inter la 10-a kaj la 14-a monato la virkato forlasas grupon. Restas sole kastritaj virkatoj, kiuj enviciĝas en funkciantan grupon.
 
Teritorio de virkato estas proksimume trioble pli granda ol teritorio de katino. La grandeco de la teritorio de la kato dependas de kvanto de nutraĵo, kiu troviĝas en la teritorio. El tiu ĉi vidpunkto katino estas pli konvena hejma dorlotanto ol virkato. Sed katino pli malbone toleras ŝanĝon de medio ol virkato kaj plimulte ŝi ne ŝatas vojaĝi. Sed ludante ŝi ne kutimas esti tiel agresiema kiel virkato.
 
Kun kreskanta aĝo la kato trankviliĝas, ne eldonas tiom da energio, ĝi ludas malpli multe. Katinoj vivantaj en hejmo estas pli karesema. La virkato kutimas esti pli nefidema rilate al fremdaj homoj kaj oni tradicias, ke li estas pli karesema.
 
== Aĝo de kato ==