Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio''' ({{ru}} Центральный Комитет Коммунистической Партии Советского Сою...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:14, 26 aŭg. 2017

La Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (ruse Центральный Комитет Коммунистической Партии Советского Союза) estas la gvidanta organo de Komunista partio de Sovetunio. La veran gvidantan funkcion plenumis ekde la 1920-aj jaroj la Politika Komitato (Politburoo, Politburoo). (En Hungario, ties nomo estis Centra Gvidantaro (1948–56) en la Partio de la Hungaraj Laboristoj).

La Centra Komitato en KPSU fondiĝis de la bolŝevika frakcio, sub la Vladimir Lenin. Kiam ĝi sismis de la Rusia Socialdemokrata Laborpartio (poste iĝos KPSU). La Komitato formis la ĉefan politikan direkton de la partio. La Komitato elformis en oktobro de 1917 kvinmembran Politikan Komitaton por gvidi revolucion. La multnombra Centra Komitato neniam kapablis por rapidaj decidoj tiel la potenco jam dekomence estis en mano de la Politika Komitato kaj de la pli poste kreita Sekretareco kaj similaj partiorganizaĵoj.

Post la morto de Lenin, Josif Stalin plenigis en la 1920-aj jaroj la Centran Komitaton kun siaj fideluloj, sed ĝi funkciis ĝis mezo de la 1930-aj jaroj kiel parlamentsimila organizo, en kiu oni formis frakcioj kaj libere diskutis. Tiam Stalin - por sekurigi sian unupersonan potencon – ekzekutigis plimulton de la CK, kies rolo ekde tiam malgraviĝis. Ĝi denove gravis nur dum gvidaj krizoj de 1957 kaj 1964.

La membroj de CK elektiĝis en la partia kongreso, sed tio signifis nur tiom, ke ili kapjesis al delegitpropona listo de la Politika Komitato. La membraro de la CK kreskis ekde 1921 (25) ĝis 1986 je 307 membroj. La Komitato kunsidis dufoje en jaro, unu-du tagojn.

La membroj de la CK estis la plej gravaj funkciuloj en soveta registaro, tiel la komitato estis la plej supera registara organo de la partio. La Politburoo kaj Sekretareco kaj aliaj partiaj organoj eldonis siajn leĝojn en nomo de la CK (ĝis Dissolvo de Sovetunio en 1991).

Vidu ankaŭ