C++: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1:
{{Informkesto programlingvo
|nomo = C++
|logobildo =
|paradigmo = [[Plurparadigma programlingvo|Plurparadigma]]:<br />[[Objektema programado|Objektema]], [[Ĝenerala programado|Ĝenerala]], [[Procedura programado|procedura]] programado
|jaro = [[1985]]
|aŭtoro = [[Bjarne STROUSTRUP]]
|tipa = statika, strikta
|realigoj = [[Microsoft]] [[Visual C++]], [[Borland]] [[C++ Builder]], [[GCC|GNU C++]]
|dialektoj = ANSI C++ 1998 , ANSI C++ 2003
|klasoj = [[Tradukilo|tradukila]]
|influita = [[C (programlingvo)|C]], [[Simula]], [[Ada|Ada 83]], [[ALGOL]], [[CLU]]
|influis = [[Ĝavo]], [[C dieso (programlingvo)|C#]], [[Ada|Ada 95]], [[D (programlingvo)|D]]
}}
'''C++''' estas programlingvo inventita de [[Bjarne Stroustrup]] dum la [[1980-aj jaroj]], kiam li laboris en [[Bell Labs]]. Li intencis, ke ĝi estu [[objektema]] ido de [[C (programlingvo)|C]], kaj pro tio li unue nomis ĝin "C Kun Klasoj" (angle "C With Classes").
 
C++ estas preskaŭ plene kongrua kun C. Tradukilo de C++ ofte povas traduki C-programojn, kaj oni povas ligi kaj C-funkciojn kaj C++-funkciojn en unu programo.
 
La lingvo estas konsiderata kiel [[plurparadigma programlingvo]], ĉar ĝi ebligas programi per pluraj stiloj, ekzemple laŭ ordonema, datumtip-ĝenerala ([[metaprogramado]]), modulema aŭ objektema programadoj.
 
C++ influis la kreadon de aliaj lingvoj, ekzemple [[Java (programlingvo)|Java]], [[C dieso (programlingvo)|C#]] kaj [[D (programlingvo)|D]]. Tamen, el tiuj lingvoj nur C++ subtenas multoblan heredadon (t.&nbsp;e. klaso povas heredi de pli ol unu gepatra klaso).
 
Dum la [[1990-aj jaroj]], la programlingvo C++ ekestis unu el la plej uzataj programlingvoj. En [[1998]], la internacia organizo [[Internacia Organizo por Normigado|ISO]] normigis C++ kiel ''ISO/IEC 14882:1998''. La nuna versio de tiu normo estas ''ISO/IEC 14882:2003'', kiu nur korektis kaj klarigis detalojn de la programlingvo. Nuntempe, nova normo estas kreata, provizore nomata ''C++0x'', kiu ja aldonos plurajn esprimilojn al la programlingvo.
 
== Filozofio ==