La '''cirilaj alfabetoj''' estas familio da [[alfabeto]]j devenantaj el [[Kirilico]] kaj uzataj por skribi en kelkaj plejparte [[slava lingvo|slavaj]] lingvoj. La plej vaste parolata inter ili estas la [[rusa lingvo]]. La cirila alfabeto estas uzata en pluraj minoritataj lingvoj de [[Rusio]] (la [[ukraina lingvo|ukraina]], la [[belorusa lingvo|belorusa]], la [[bulgara lingvo|bulgara]], la [[kazaĥa lingvo|kazaĥa]], la [[makedona lingvo|makedona]], la [[mongola lingvo|mongola]] kaj la [[serba lingvo]]) kaj en multaj neslavaj lingvoj sur la teritorio de eks-[[Sovetunio]]<ref name=":0">Roman Mutin, ''La cirila alfabeto'', revuo [[Kontakto (revuo)|Kontakto,]] 277 (2017:1), [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]], p. 8</ref>[[Sovetunio|.]] En la 1930-aj jaroj, multaj neslavaj popoloj de la Sovetunia registaro estis devigataj transiri al la cirila alfabeto<ref name=":0" />. Pli frue cirila alfabeto estis uzata ankaŭ en lingvoj [[Uzbeka lingvo|uzbeka]], [[Turkmena lingvo|turkmena]], [[Kirgiza lingvo|kirgiza]] kaj [[Azera lingvo|azera]], sed tiuj lingvoj uzas nuntempe [[Latina alfabeto|latinan]] aŭ [[Araba alfabeto|araban]] skribon. Kelkaj popoloj ankoraŭ uzas la cirilan alfabeton post la disfalo de Sovetunio, ekzemple la tataroj, kelkaj aliaj, kiel ekzemple la [[uzbekoj]], plu uzas la cirilan skribon paralele kun la [[Latina alfabeto|latina]]<ref name=":0" />. La [[serboj]] uzas la cirilan alfabeton kaj la [[kroatoj]] la latinan, tamen iliaj lingvoj estas preskaŭ la samaj. Ekde la aliĝo de Bulgario al la [[Eŭropa Unio]], cirila alfabeto estas unu el la tri oficialaj eŭropuniaj alfabetoj.[[Dosiero:Cyrillic alphabet distribution map.png|eta|450x450px|Distribuo de la cirilaj alfabetoj|maldekstra]]
== Historio ==
La alfabetoj nomiĝis laŭ Cirilo (Кирилъ/Κύριλλος) el Tesaloniko, kiu tamen kreis ne la unuan cirilan alfabeton ([[Kirilico]]n), sed la pli fruan [[Glagolico]]n.