Bajkalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 126:
 
Specioj kiuj portas la nomon de la lago estas ekzemple la [[akvobirdo]] [[Bajkala kreko]] (''Anas formosa'') kaj la planto [[Bajkala skutelario]] (''Scutellaria baicalensis''). La regiono [[Transbajkalo]] per la alternativa nomo [[Daurio]] donis sian nomon al diversaj bestospecioj inkluzive de daura erinaco (''Mesechinus dauuricus''), kaj de la sekvantaj [[birdoj]] : [[bruna muŝkaptulo]] (''Muscicapa dauurica''), [[dauria korvo]], [[dauria perdriko]], kaj [[ruĝpuga hirundo]] (''Hirundo dauurica''). La komuna nomo de la fama [[daura lariko]] (''Larix gmelinii'') same kiel de tiu de la daura [[ramno]] (''Rhamnus davurica'') ankaŭ devenas de la sama fonto.
 
==Ekonomio==
[[File:Sunset on Lake Baikal.jpg|thumb|Sunsubiro super la lago Bajkalo.]]
La lago, kromnomita "la Perlo de Siberio", allogis investantojn el la [[turismo|turisma industrio]] kaj elenergiaj enspezoj subtenis ekonomian eksplodon.<ref name="Esslemont">{{cite news|author=Tom Esslemont |date=7a de Septembro 2007 |url=http://news.bbc.co.uk/2/hi/europe/6982271.stm|title="Pearl of Siberia" draws investors|publisher=BBC News |accessdate=4a de Decembro 2007}}</ref> La komplekso de Viktor Grigorov nome Granda Bajkalo en [[Irkutsk]] estas unu el la investantoj, kiuj planis konstruis tri hotelojn, kreante 570 laborpostenojn. En 2007, la Rusia registaro deklaris la Bajkalan regionon [[speciala ekonomia zono]]. Populara turismejo en [[Listvjanka]] estas hejmo de sep-stela Hotelo Majak. Ĉe la norda parto de la lago, Baikalplan (germana NRO) konstruis kun Rusoj en 2009 la Froliĥan Aventuran Bordopadon, nome 100 km-longa [[long-distanca pado]] kiel ekzemplo por eltenebla disvolvigo de la regiono. Bajkalo estis ankaŭ deklarita [[Monda heredaĵo de Unesko]] en 1996. [[Rosatom]] planas konstrui laboratorion ĉe Bajkalo, kun internacia [[uranio|urania]] fabriko kaj por investi 2.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en la regiono kaj por krei 2,000 laborpostenojn en la urbo [[Angarsk]].<ref name="Esslemont"/>
 
La lago Bajkalo estas populara celo inter turistoj el la tuta mondo. Laŭ la Rusia Federacia Ŝtata Statistika Servo, en 2013, 79,179 eksterlandaj turistoj vizitis Irkutsk kaj la lagon Bajkalo; en 2014 - 146,937 vizitantoj. La plej popularaj lokoj por gastiĝi ĉe la lago estas [[Listvjanka]], la insulo [[Olĥon]], la kabo Kotelnikovskij, Bajkalskij Priboj, la turismejo Ĥakusi kaj la vilaĝo Turka. La populareco de la lago Bajkalo estas kreskanta el jaro al jaro, sed ne estas disvolvigita infrastrukturo en la areo. Laŭ la kvalito de la servaro kaj la komforto el la vidpunkto de vizitantoj, la lago Bajkalo ankoraŭ devas fari longan vojon al progreso.
 
La glacivojo al la insulo [[Olĥon]] estas la nura laŭleĝa glacivojo en la lago Bajkalo. Tiu vojo estas preparata de fakuloj ĉiun jaron kaj ĝi malfermiĝas kiam la glacikondiĉoj permesas tion. En 2015, la glacivojo al Olĥon estis malfermita el la 17a de Februaro al la 23a de Marto. La dikeco de la glacio en la vojo estas proks. 60 cm, maksimuma kapablo permesita – 10 tunoj; ĝi estas malfermita al la publiko el 9a horo matene al 6a vespere. La vojo tra la lago estas 12 km longa kaj ĝi iras el la vilaĝo Kurkut en la ĉeftero, al Irkutskaja Guba en la insulo [[Olĥon]].<ref>{{Cite web|url=http://russianblogger.me/lake-baikal-in-the-winter-driving-on-frozen-lake-baikal/|title=Driving on frozen Lake Baikal in the winter|last=Daniil|first=Timin|date=|website=Russian blogger|publisher=|access-date=}}</ref>
 
== Turismo ==