Anna Striganova: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Retumanto (diskuto | kontribuoj)
Retumanto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
Anna Striganova Esperantiĝis en 2008, partoprenante 103-an Universalan Kongreson de Esperanto en Roterdamo. Kunaŭtore kun Dima Ŝevĉenko ŝi ekverkis ekverkis originalan prozon en Esperanto. La libroj kaptis atenton de esperantistaro, tiel ekzemple ili aperis en la furorlistoj de Bjalistoka UK en 2009, de UK en Lilo en 2016 kaj en diversaj aliaj furorlistoj de Libroservo.
 
Ekde 2009 Anna estas kunlaboranto de Esperanto-eldonejo “Impeto”[[Impeto (eldonejo)|Impeto]], ĉefe kiel grafikisto kaj enpaĝigisto. Ekde 2008 aktive partoprenas en diversaj esperanto-renkontiĝoj, rusiaj kaj eksterlandaj. Inkluzive
 
ankaŭ 6 UK (Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Lilo, Nitro, Seulo), 2 IJK, 6 Internaciajn Festivalojn (Germanio), kaj 2 ILEI-konferencojn. Dum renkontiĝoj multe prelegas pri fabeloj de ilia filozofia kaj historia flanko, kelkfoje prelegis
 
ankaŭ pri nefabelaj temoj, plejparte historiaj kaj literaturaj. Ekzemple, dum BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) en 2016 Anna havis serion el ses prelegoj, tri el kiuj estis popularsciencaj prifabelaj kaj aliaj tri estis dediĉitaj al interesaj fragmentoj de rusa historio. Dum UK en Nitro ŝi prelegis kadre de [[Internacia Kongresa Universitato]] (IKU)<ref>Samaj motivoj en popolaj fabeloj de diversaj landoj - http://uea.org/teko/IKU/2016/Striganova</ref> kaj kadre de ''Scienca Kafejo'' dum UK en Seulo. Temo de la scienca prelego estis: samaj motivoj en fabeloj de diversaj landoj. En la sama jaro, post vizitado de Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Finnlando, ŝi kelkfoje prelegis en Esperanto kun traduko en la finnan de Tuomo Grundström por loka publiko en bibliotekoj de diversaj finnlandaj urboj. Kadre de ĉiuj vizitataj renkontiĝoj, Anna okazigas diversgrandajn ekspoziciojn de siaj pupoj kaj bildoj. Fojfoje tiuj ekspozicioj transformiĝas al malgrandaj prifabelaj prelegoj por iliaj vizitantoj.
 
Kun [[Dima Ŝevĉenko]] estis komisiito de UEA pri Gazetaraj Kampanjoj ĉirkaŭ UK-oj en 2011 kaj 2012. Ekde 2012 – membro de AIS. Ekde 2015 – membro de ILEI. Kunorganizanto de kelkaj Esperanto-aranĝoj. En 2012 unu el la ĉeforganizantoj de Internacia Moskva Lingva Festivalo (MLF) kun 1200 partoprenantoj. Ekde 2013 kun Dima Ŝevĉenko aranĝis 9 Moskvajn Esperanto-renkontiĝojn (MER). MER estas unutaga E-renkontiĝo, kiu daŭras kutime pli ol 10 horojn kaj kolektas 12-30 partoprenantoj. MER-6, kiu okazis septembre de 2016, daŭris tri tagojn kaj kolektis 30 esperantistojn. La 9-a MER, 19 de aŭgusto 2017, okazis kadre de la internacia aranĝo ''Paralela Universo''.