Anna Striganova: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Retumanto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Retumanto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
Ekde 2009 Anna estas kunlaboranto de Esperanto-eldonejo [[Impeto (eldonejo)|Impeto]], ĉefe kiel grafikisto kaj enpaĝigisto. Ekde 2008 aktive partoprenas en diversaj esperanto-renkontiĝoj, rusiaj kaj eksterlandaj. Inkluzive
 
ankaŭ 6 UK (Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Lilo, Nitro, Seulo), 2 IJK, 6 Internaciajn Festivalojn (Germanio), kaj 2 ILEI-konferencojn. Dum renkontiĝoj multe prelegas pri fabeloj de ilia filozofia kaj historia flanko, kelkfoje prelegis ankaŭ pri nefabelaj temoj, plejparte historiaj kaj literaturaj. Ekzemple, dum BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) en 2016 Anna havis serion el ses prelegoj<ref>Anna Striganova por BET-programo - http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=BET52&page=6&sn1=&divpage=1&sn=off&ss=on&sc=on&select_arrange=headnum&desc=asc&no=57</ref>, tri el kiuj estis popularsciencaj prifabelaj kaj aliaj tri estis dediĉitaj al interesaj fragmentoj de rusa historio. Dum UK en Nitro ŝi prelegis kadre de [[Internacia Kongresa Universitato]] (IKU)<ref>Samaj motivoj en popolaj fabeloj de diversaj landoj - http://uea.org/teko/IKU/2016/Striganova</ref> kaj kadre de ''Scienca Kafejo'' dum UK en Seulo. Temo de la scienca prelego estis: samaj motivoj en fabeloj de diversaj landoj. En la sama jaro, post vizitado de Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Finnlando, ŝi kelkfoje prelegis en Esperanto kun traduko en la finnan de Tuomo Grundström por loka publiko en bibliotekoj de diversaj finnlandaj urboj. Kadre de ĉiuj vizitataj renkontiĝoj, Anna okazigas diversgrandajn ekspoziciojn de siaj pupoj kaj bildoj. Fojfoje tiuj ekspozicioj transformiĝas al malgrandaj prifabelaj prelegoj por iliaj vizitantoj.
ankaŭ 6 UK (Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Lilo, Nitro, Seulo), 2 IJK, 6 Internaciajn Festivalojn (Germanio), kaj 2 ILEI-konferencojn. Dum renkontiĝoj multe prelegas pri fabeloj de ilia filozofia kaj historia flanko, kelkfoje prelegis
 
ankaŭ pri nefabelaj temoj, plejparte historiaj kaj literaturaj. Ekzemple, dum BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) en 2016 Anna havis serion el ses prelegoj, tri el kiuj estis popularsciencaj prifabelaj kaj aliaj tri estis dediĉitaj al interesaj fragmentoj de rusa historio. Dum UK en Nitro ŝi prelegis kadre de [[Internacia Kongresa Universitato]] (IKU)<ref>Samaj motivoj en popolaj fabeloj de diversaj landoj - http://uea.org/teko/IKU/2016/Striganova</ref> kaj kadre de ''Scienca Kafejo'' dum UK en Seulo. Temo de la scienca prelego estis: samaj motivoj en fabeloj de diversaj landoj. En la sama jaro, post vizitado de Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Finnlando, ŝi kelkfoje prelegis en Esperanto kun traduko en la finnan de Tuomo Grundström por loka publiko en bibliotekoj de diversaj finnlandaj urboj. Kadre de ĉiuj vizitataj renkontiĝoj, Anna okazigas diversgrandajn ekspoziciojn de siaj pupoj kaj bildoj. Fojfoje tiuj ekspozicioj transformiĝas al malgrandaj prifabelaj prelegoj por iliaj vizitantoj.
 
Kun [[Dima Ŝevĉenko]] estis komisiito de UEA pri Gazetaraj Kampanjoj ĉirkaŭ UK-oj en 2011 kaj 2012. Ekde 2012 – membro de AIS. Ekde 2015 – membro de ILEI. Kunorganizanto de kelkaj Esperanto-aranĝoj. En 2012 unu el la ĉeforganizantoj de Internacia Moskva Lingva Festivalo (MLF) kun 1200 partoprenantoj. Ekde 2013 kun Dima Ŝevĉenko aranĝis 9 Moskvajn Esperanto-renkontiĝojn (MER). MER estas unutaga E-renkontiĝo, kiu daŭras kutime pli ol 10 horojn kaj kolektas 12-30 partoprenantoj. MER-6, kiu okazis septembre de 2016, daŭris tri tagojn kaj kolektis 30 esperantistojn. La 9-a MER, 19 de aŭgusto 2017, okazis kadre de la internacia aranĝo ''Paralela Universo''.
 
Anna estas instruisto de tri oficialaj universitataj studprogramoj de Esperanto-kursoj, kiuj estis aprobitaj de Scienca Konsilio de RUDN kaj oficiale agnoskataj en Rusio kaj kelkaj aliaj landoj: “Baza kurso de Esperanto” (100 h.), “Enkonduka kurso de Esperanto” (100 h.) kaj “Lingvo Esperanto. Kurso por komencantoj” (16 h.)<ref>http://esperanto.su (ruslingve)</ref>. Kadre de tiuj ĉi programoj, ekde 2014 pli ol 40 kursfinintoj ricevis diversnivelajn oficialajn diplomojn de ŝtata federalnivela universitato pri kono de Esperanto.
 
Anna Striganova verkis plurajn artikolojn kaj recenzojn por diversaj Esperanto-gazetoj kaj revuoj.