Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Avayak (diskuto | kontribuoj)
e -spaceto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Linio 1:
[[Dosiero:Flag of Europe.svg|200px|eta|Flago de la Eŭropa Unio kaj de la Konsilio de Eŭropo|right]]
La '''Komuna eŭropa referenckadro por lingvoj''' ('''KER''') : '''Lernado, Instruado, Pritaksado''', estas gvidilo uzata por priskribi atingojn de lernantoj de [[fremda lingvo|fremdlingvoj]] ene de [[Eŭropo]]. Ĝi estis kunmetita de la [[Konsilio de Eŭropo]] kiel ĉefa parto de la projekto "Lingvolernado por eŭropa civitaneco" (''Language Learning for European Citizenship'') inter [[1989]] kaj [[1996]]. Ĝia ĉefa celo estas, provizi metodon de pritaksado kaj instruado, kiu aplikeblas al ĉiuj lingvoj en Eŭropo. En novembro de [[2001]] rezolucio de la [[Konsilio de la Eŭropa Unio]] rekomendis utiligon de KER dum establado de sistemoj por kontrolo de lingvokapabloj. La ses referencniveloj (vidu sube) fariĝas ĝenerale akceptataj kiel normo por ŝtupmezurado de la lingvokapabloj de unuopulo. Jam ekzistantaj ekzameninstitucioj tamen konservis siajn proprajn nomkonvenciojn, ekz. "Meza", kiuj - disputeble - estas pli facile memoreblaj por ili kaj iliaj studentoj<ref>Ekzemplo pri Esperanto: [http://www.esperantoeducation.com/exams.html EAB Esperanto Education] ofertas ekzamenojn de la niveloj "Level One – Elementary", "Level Two – Intermediate" kaj "Level Three – Advanced (Diploma)". Ĉi lasta pleje – en la skriba parto – respondas al B2, tamen la postuloj de la parola parto pli similas al la priskribo de B1 (laŭ informo de reprezentanto de EAB Esperanto Education al redaktinto en Julio 2011).</ref>.
 
En la kampo de fremdlingvoj la referenckadro difinas ses kategoriojn laŭ la nivelo de kompetento koncerne la fremdlingvon. Temas pri kategorioj A1, A2, B1, B2, C1, C2. Unuopaj kategorioj reflektas la nivelojn de komprenado dum [[aŭskultado]] kaj [[legado]], de kapablo de parolado kaj [[konversacio]] kaj la kvaliton de la [[skribado|skriba]] prezento de la lernanto. Studentoj de fremdlingvoj tial povas vojaĝi ene de Eŭropo kun ''lingva pasporto'' aŭ diplomo de [[lingvolernejo]], kiu enhavas daton kaj nivelon de la studento laŭ la referenckadro. [[Nun en 2006|Nuntempe]] ekaperas ankaŭ [[lernolibro]]j pri lingvoj, kiuj mencias la referencnivelon, kiun la studento atingos finstudinte la lernolibron.
[[Dosiero:KER-Ekzameno Atestilo 01.JPG||400px|eta|KER-Atestilo pri Esperanta lingva ekzameno.|right]]
 
== Tradukoj de la dokumento ==
La referenckadro kiel tuto eldoniĝis oficiale nur en la lingvoj [[angla lingvo|angla]] kaj [[franca lingvo|franca]]. Ekde tiam jam aperis tradukoj en plurajn aliajn lingvojn, inkluzive de traduko en [[Esperanto]], kiun pretigis [[Katalin Kováts]] kadre de [[Edukado.net]]. Tiu ĉi artikolo citas tiun tradukon kaj uzas la terminojn, kiuj aperas en ĝi. La tuta esperanto-traduko kun komentoj aperis en [[2007]] en formo de libro, kaj papera kaj senpage elŝutebla[[#Referencoj|*]]. Tradukinto de la esperantlingva versio estas Roel Haveman, [[Nederlando|NL]].