Arno Lagrange: Malsamoj inter versioj

159 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de 2620:18C:0:1000:0:0:0:1) kaj restarigis revizion 6180694 de Robin van der Vliet)
}}
'''Arno Raymond LAGRANGE''' naskiĝis je la [[1-a de septembro]] [[1956]] en [[Saint-Brice-sous-Forêt]], ĉirkaŭurbo de [[Parizo]] kiel filo de [[Georges Lagrange]] kaj [[Erika Lagrange|Erika Frieß]] kaj frato de [[Patrick Lagrange]]. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al [[Raymond Schwartz]], gvidinto de la kabaredo [[Tri koboldoj]] kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska esperantisto]], konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj longjara administranto de [[Vikipedio en Esperanto]]. Li laboris inter alie en jenaj teatraj ensembloj: [[Teatro Esperanto de Parizo]] (TESPA), [[La Krizalido]], [[Kallima]], [[Théâtre de l'Epicéa]], [[Teatra Trupo de Tuluzo]].
 
Antaŭ lia enkarcerigo, li afiŝis al sia blogo foton de "le dernier jour de liberté" (la lasta tago de libereco) - li kun la frato sur iu monto en Francio.
 
Loĝinte en [[Sainte-Apollonie]] kaj [[Tarabel]] ankaŭ situanta en ''[[Lauragais]]'' li loĝis ĝis februaro 2013 en [[Bellegarde-du-Razès]], aktiva en [[Esperanto-Kultur-Centro]] en [[Tuluzo]], en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de [[KAFE]]. Li aktivis kiel [[Vikipediisto:ArnoLagrange|Vikipediisto]] ĝis tiu sama dato. Ekde la 19-a de februaro 2013 li ne plu aktivas ĉe la Esperanta Vikipedio.<ref>[https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/ArnoLagrange Kontribuoj de uzanto ArnoLagrange - Vikipedio]</ref>