Doppelgänger: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''''Doppelgänger''''' estas la [[germana]] vorto por difini la fantomeskan duoblulon de viva homo, ofte portretita kvazaŭ malbona aŭguro laŭ la [[Germana folkloro]]. Etimologie, la vorto devenas el ''doppel'' (duobla) kaj ''gänger'' (marŝantulo).
 
Ĝia plej antikva formo, elpensita de novelisto Jean Paul en 1796, estas ''Doppeltgänger'', 'kiu marŝas cise'.
Linio 11:
Laŭ mitaro de [[Antikva Egipto]], 'ka' estis sentebla duobla spirito, kiu havis la samajn memoraĵojn kaj sentojn kiel la aliulo al kiu ĝi apartenis. Fakte, ene de Egipta mito nome La Greka Princino, kiu estas disvolvita laŭ la Egipta vidpunkto pri la [[Troja Milito]], ĉi 'ka' de Heleno estis uzita por misgvidi Parizon de Trojo, helpante por ke la milito instigu ties finon.
 
Laŭ la [[Nordia Mitologio]], ''vardøger'' estas fantoma duoblulo kiu antaŭas vivan homon kaj estas vidita farante liajn agojn, kiuj poste estos ripetitaj de tiu posteulo. Laŭ [[Finna mitologio]], ĉi tiu fenomeno nomiĝas ''etiäinen'' (ulo kiu alvenas unua).
 
Ankaŭ, laŭ la Britia antikva mitologio same kiel okazas laŭ [[Franca folkloro]], Doppelgänger estas versio de ''Ankou'', enkarniĝo de la morto.
 
==Psikiatrio kaj psiĥeco==