Esperanto-movado en Svedio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
786r (diskuto | kontribuoj)
E. ne ĉiam estas Esperanto :p neniu nomas Ebb (mi neniam aŭdis tion, minime), devas esti Ebba, k malavara. ĉu i-ino=instruistino? ŝajnas kiel "Ebb Persson" k Ebba Andersson povas esti la sama persono. "O." mi spzs.
Linio 4:
 
==Komencoj==
En 1889 aperis en [[Varsovio]] la [[unua libro|unua lernolibro]] de [[L. L. Zamenhof|L. L. Zamenhof]], tradukita por svedoj de [[Gustaf Henrik Lundquist]], juna studento el [[Ystad]], kun vortareto Esperanto-Sveda de tiu sama. Jam antaŭe la lernolibro germana, eldonita en [[Nurenbergo]], varbis kelkajn svedojn, inter ili (la 31-an de marto 1889) teologian studenton ĉe la universitato en [[Upsalo]], [[Runstedt|A. F. Runstedt]], kiu eldonis en 1890 lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsalo, [[S. Alfred Lundström]], varbita en 1890, fondis en oktobro 1891 la unuan societon: [[Klubo Esperantista en Upsala]], kiu estis dum kelkaj jaroj vera centro tutmonda de la juna [[Esperanto-movado]]. Ĝi estis la due fondita klubo en la mondo, post la [[Nürnberger Weltspracheverein|Nurenberga klubo]].
 
Ĝia dua prezidanto, studento [[Valdemar Langlet]], pioniro kiel turisto en [[Esperantujo]], vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en [[Rusio|Rusujo]] kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ĉe [[Vladimir Gernet]] en [[Odeso]], la du junuloj decidis, pro la ĉeso de la ''[[La Esperantisto]]'' kune fondi novan gazeton nome ''[[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]]'' (LI). Tiu gazeto komencis aperi en decembro 1895 en Upsalo, kaj estis multe<!-- la plej, laŭ ĝia artikolo --> grava internacia monata gazeto el la frua epoko de Esperanto. Sub la direktorado de Gernet prizorgis en Upsalo la redaktadon kaj administradon Langlet kaj [[Paul Axel Nylén]], K. I. Holm kaj [[Alfred Sandborg]] k.a. Inter la pioniroj oni ankaŭ nomu [[O. Zeidlitz]], [[Otto Svabom]], [[S. E. Krikortz]] kaj krom ili [[B. G. Jonsson]] en la nordo, [[G. Henrik Backmann|G. H. Backman]] en la sudo de la lando.
Linio 21:
En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, i. a. per eldono de luksa Jubilea Matrikulo (vd. literaturon) kun la historio de la movado en Svedujo. Estraro en 1931: prezidanto Nylén, vicprezidanto [[Sam Jansson]], sekretario [[Ernfrid Malmgren]], kasisto Ad. Larson, bibliotekisto [[Bernhard Eriksson]]. Tiama stato estis 62 grupoj kun 1700 anoj.
 
La 1934-a [[Enciklopedio de Esperanto]] skribas ke: ''La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion publikigi pri Esperanto, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estis katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj „generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto. La morto de L.&nbsp;L. Zamenhof en 1917 kaŭzis artikolojn pri Esperanto en ĉiuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.''
 
== Intermilita periodo==
De 1918 la Esperanto-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭgusto 1918 okazis en [[Göteborg|Gotenburgo]] la unua [[Skandinava Kongreso de Esperanto]], kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza tempo povis partopreni nur la duona nombro. Tie SEF decidis fondon de „[[Eldona Societo Esperanto]]“.
 
Monkolektado en 1921-22 donis sumon da 1.&nbsp;138 kronoj kaj en 1925 estis fondita propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4.&nbsp;100 kronoj, de kio nur la rentumo estis elspezata.
 
== Periodaĵoj ==
Linio 35:
Por instruado kaj ekzamenoj SEF fondis je [[16-a de aprilo]] [[1922]] ekzamenan komisionon „[[Sveda Esperanto-Instituto]]“, kiun reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de [[Sveda Instruista Esperanto-Federacio]] kaj de [[Sveda Laborista Esperanto-Asocio]] (SLEA); ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro [[Sam Jansson]], membroj Gösta Ahlstrand, [[Ernfrid Malmgren]], [[Paul Axel Nylén|Paul Nylén]] kaj [[Carl Emil Ohlsson]]. Anstataŭ Ahlstrand la estraro elektis en januaro 1932 [[John Johansson]], anstataŭ C. Ohlsson en 1934 [[Karl Söderberg]].
 
Ĝis fino de 1932 aperis en Svedujo 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ĉirkaŭ 170.&nbsp;000 eroj, krom tio la [[Ŝlosilo]] en 140.&nbsp;000 eroj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55.&nbsp;000 eroj.
 
===Korespondaj kursoj===
En 1925 SEF aranĝis elementan perkorespondan kurson en 6 lecionoj kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj (V. Bonde en [[Falun]], [[Ebba Anderson]] en [[Helsingborg]], A. O. Ehlin en [[Sala]] k. a.). En 1924 oni decidis aldoni al la kurso, ĝis tiam senpaga, ŝlosilon kaj du aliajn libretojn, kaj ekspedi la kurson al ĉiu, kiu ensendis la prezon de 1 krono. Ĝis komence de aprilo 1933 tiun kurson mendis pli ol 27.&nbsp;000 personoj. Ĝi estas unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn Esperantistojn. Perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj, prezo: 5 kronoj, estas verkita 1926 de rektoro [[Sam Jansson]], kiu ĝin prizorgas. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.
 
===Kursoj de fremdlandaj instruistoj===
Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Pastro [[Andreo Cseh]], Vokita de SEF, komencis aŭtune de 1927 paroladan vojaĝon en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en [[Stokholmo]] kaj aliaj urboj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl, frato de la reĝo kaj urbestro Lindhagen. Multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro mallonge daŭraj por krei verajn Esperantistojn tre favorigis la publikon kaj eĉ aŭtoritatulojn por Esperanto. Aliaj fremdaj instruistoj, Cseh-metodaj aŭ ne, same agadis. [[Tiberio Morariu]], [[Elinjo Pähn]], [[Henrik Seppik]], T. Czitrom, [[Hans Fox]], [[Hans Hurler]], [[Albert Rois]], [[Neeme Ruus]], doktoro [[Ferenc Szilágyi]], [[Lidja Zamenhof]], [[Erland Weber]] k. a., entute pli ol 15 eksterlandanoj. Post 1933 ankaŭ aliaj eksterlandanoj instruis en Svedujo.
 
En 1929-1930 la hindo [[Sinha Laksmiswar]] faris dum prelegvojaĝo aranĝita de E. Malmgren tra Svedujo pli ol 10.&nbsp;000&nbsp;km kaj 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30.&nbsp;000 personoj, ĉie interpretata de lokaj Esperantistoj.
 
===Kursoj ĉe la laborista ABF kaj la bontemplanoj===
De 1922, Esperanto pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava ABF ([[Laborista Kleriga Asocio]]), kie en 1930-1931 partoprenis 3.&nbsp;632 personoj en 246 studrondoj de Esperanto, en 1931-1932 en 432 studrondoj 6.&nbsp;000 personoj. En la bontemplana asocio IOGT samtempe okazis 61 studrondoj.
 
==Analizo de sukcesoj kaj malsukcesoj==
Linio 56:
Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-Esperantaj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por Esperanto, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj Esperantistoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn:
 
* [[Bengtsfors]]: la ĉiam agema, fidela veterano C. &nbsp;Winberg postenis kun la verda standardo;
* [[Bladinge]]: F. &nbsp;Johansson;
* [[Borlänge]]: A. &nbsp;Vadfors instruis en sia lemejo, M. &nbsp;Jansson fervora apostolo, i-ino EsperantoE. &nbsp;Bodén en la EI;
* [[Borås]]: O. &nbsp;Roesel fidela apoganto, G. &nbsp;Carlander instruanto-apoganto;
* [[Ekshärad]]: N. &nbsp;Anderwall, kiu krome multe propagandis inter la sveda pacifistaro;
* [[Enköping]]: gesinjoroj EsperantoE. &nbsp;Holmström (poste en [[Västerås]]);
* [[Eskilstuna]] fidele propagandis A. &nbsp;Agren kaj E. &nbsp;Johansson;
* [[Fagersta]]: lerte gvidas S. &nbsp;Ceder;
* [[Falun]]: V. &nbsp;Bonde kaj G. &nbsp;Johansson lingve lertaj, E. &nbsp;Ström organizanto;
* [[Gävle]]: veteranoj A. &nbsp;Liljemark kaj A. &nbsp;K. &nbsp;Örn, kaj novaj propagandistoj Hedbom, G. &nbsp;Aström, G. &nbsp;Ahlstrand. Tiu laste nomita gvidis la porinstruistajn kursojn en 1930 kaj 1931 en Stokholmo kaj estis dum la nomitaj jaroj membro de la direkcio por SEI, en 1931 sekretario-sindiko de SEF. W. &nbsp;Wahlund en kriza tempo alavaremalavare monhelpis al la propagando.
* [[Göteborg|Gotenburgo]]: E. &nbsp;Adamson, E. &nbsp;Ekström, T. &nbsp;Torbjar, O .&nbsp;Svantesson. Li estis ekde 1932 sekretario de [[Sveda Instruista Esperanto-Fako]], organizis en 1931 SEGIS, kiu liveras Esperantajn novaĵojn al la sveda gazetaro. T. &nbsp;Torbjar lerte organizis Esperanto-kursojn kaj fariĝis 1932 prezidanto de [[Sveda Instruista Esperanto-Fako]]; li estas peranto de [[Internacia Pedagogia Revuo]];
* [[Hällevik]]: H. &nbsp;Ysner;
* [[Helsingborg]]: sinjorino [[Ebba Persson|Ebb[a] Persson]] nask.naskiĝinta Andersson, fidela lernantino de Backman, G. &nbsp;Henriksson, agema pri radio kaj turismo;
* [[Härnösand]]: gimnastikdirektoro E. &nbsp;Blomberg;
* [[Höganäs]]: [[Albin Johansson]];
* [[Höör]]: [[Nils Olsson]];
* [[Insjön]]: [[Ivar E. Karlsson]] lerta prezidanto;
* [[Jämjöslätt]] -: kursgvidanto E. &nbsp;Österlind;
* [[Jönköping]]: ĵurnalistoj [[Knut Jensie]] kaj [[Ernst Juneby]], veterano F. Skog;
* [[Katrineholm]]: B. &nbsp;Ortengren;
* [[Kil]]: H &nbsp;Nordling;
* [[Kiruna]]: G. &nbsp;Otterfors kaj G. &nbsp;M. &nbsp;Bengtsson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la Esperanto-movadon en [[Lapplando]], aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma Esperanto-roko en [[Lapplando]].
* [[Kristianstad]]: [[Nils Nordlund]] verkis multajn Esperanto-lernolibrojn;
* [[Kristinehamn]]: Hjärtstädt eldonis diversajn lernilojn.
* [[Landsbro]]: [[Helmer Engstrand]];
* [[Linköping]]: f-inofraŭlino [[Anna Gyllsdorff]];
* [[Lugarn]]: U. &nbsp;Hultin, A. &nbsp;Malmkvist;
* [[Ludvika]]: F. &nbsp;Johansson instruas;
* [[Luleå]]: pioniris J. &nbsp;A. &nbsp;Brogren;
* [[Lund]]: J. &nbsp;Ek kaj [[Olle Olsson]] faris miraklojn.
* [[Malmö]]: fidele laboras [[Otto A. Nilsson]] kaj la pioniro [[Erik Andersson]]; [[Harry Nilsson]] gvidas pri turismo.
* [[Munkedal]]: J. &nbsp;A. &nbsp;Hansson.
* [[Norrköping]]: lerte agadas [[Josef Pihlström]], [[Sven Ragnar]], O. &nbsp;Göransson, P. &nbsp;Skarp kaj f-inofraŭlino [[Eva Tibbling]];
* [[Rödeby]]: instruisto [[Fritiof Ahnfeldt]], senlaca Esperanta pioniro de la provinco [[Blekinge]].
* Nyberget ekster [[Smedjebacken]]: [[Stellan Engholm]] konata Esperanto-verkisto kaj lia edzino.
* [[Stokholmo]] sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj propagandistoj, se ni nomas ekz. [[Bernhard Eriksson]], H. &nbsp;Nordkvist, [[Birger Gerdman]], [[Sven Bohlin]], [[Sam Owen Jansson]], Sigv. Håkansson, [[Thedor Julin]], H. &nbsp;Halldor, A. Larson, [[Hjalmar Lindstedt]], [[Bengt Skantz]], E. &nbsp;Malmkvist, N. &nbsp;Hedgren, [[Rudolf Pehrsson]], [[Carl Ohlsson]], sinjorino [[Eva Julin]] kaj f-inofraŭlino [[Alfhild Svedmark]], restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro [[Carl Lindhagen]] faris laŭdindan laboron en la [[Parlamento]];
* [[Sundsvall]]: C. &nbsp;W. &nbsp;Sjögren, [[Edvin Bjorkstrand]] kaj A. &nbsp;Hellbom.
* [[Svennevad]]: la instsuisto [[Linus Andren]].
* [[Södertälje]]: [[Erik GRAHNGrahn]], [[Herman Leijon]], instruistino [[Hanna Eriksson]].
* [[Sölvesborg]]: f-inofraŭlino [[Ella Nilson]].
* [[Uddevalla]]: [[Einar Dahl]].
* [[Uppsala]]: [[Frits Lindén]], [[Gösta Norling]], [[Ernst Brink]], [[Karl Söderberg]] kaj profesoro de finno-ugraj lingvoj [[Björn Collinder]], unu el la plej lertaj lingvistoj nuntempaj, krome A. &nbsp;Palm.
* [[Visby]]: K. &nbsp;G. &nbsp;Andersson.
* [[Vingåker]]: instruisto [[Hjalmar Kihlberg]].
* [[Västervik]]: [[Ernst Nordgren]] kaj proksime, en [[Ankarsrum]], H. &nbsp;Nanning.
* [[Västerås]]: O. &nbsp;Dahrne.
* [[Ystad]]: [[Harald Skog]] (kiu verkis propagandaĵon, i. a. la unuan broŝuron kontraŭ [[Ido (lingvo)|Ido]]), [[Algot Jönsson]].
* [[Örebro]]: f-inofraŭlino [[Ruth Hallgen]], [[Bernhard Lavén]], [[Olle Persson]], [[Sigurd Ekendahl]] kaj [[Erik Carlén]].
 
Krom la nomitaj ĉie tra la tuta lando multaj, multaj aliaj.
Linio 114:
Post propono farita de E. Malmgren la Stokholma lerneja inspektoro [[Karl Nordlund]] laŭ rekomendo de la instrukomitato de lerneja direkcio permesis Esperanto-instruadon en Stokholma lernejo, "Malarhojden", dum la lernjaroj 1928-1929 kaj 1930-1931. En tiu lernejo okazis la unuaj devigaj Esperanto-kursoj en Svedlando. La kursoj okazis en la 8-a klaso (15-jaraj infanoj) kaj anstataŭigis la instruadon pri la angla aŭ germana lingvoj. Okazis 4-hora instruado semajne dum 39 semajnoj. Ambaŭ kursoj finiĝis per t. n. lerneja vojaĝo al [[Estonio|Estonujo]], kie la lernantoj ĝuis la restadon en la kadro de Esperanto-parolantaj estonaj geknaboj.
 
Nedeviga Esperanto-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj kaŭze de la granda intereso de la sveda instruistaro. Laŭ farita statistiko en la dekjara periodo 1922-1932 lernis Esperanton ĉ. 2.&nbsp;000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instruistaj gazetoj, speciale de „Folkskolärarnas Tidning“ (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de „Lärarinneförbundet“ (Unuiĝo de instruistinoj), kies redaktoroj sinjoro John Forsefl kaj f-inofraŭlino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al Esperanto. Same la parlamentano [[Ruben Wagnsson]], kiu estas redaktoro de „Svensk Läraretidning“ (Sveda instruista gazeto).
 
==Esperanto en radio==
Linio 128:
 
===Fondiĝo de Sveda Laborista Esperanto-Asocio===
En 1921 estis fondata laŭ iniciato de redaktoro [[Einar Adamson]], [[Sveda Laborista Esperanto-Asocio]] - [[SLEA]] - (svede: ''Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet'') kun sidejo en [[Gotenburgo]]. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto: „[[Svenska Arbetar Esperantisten]]“ ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn kaj post dujara laboro la asocio kalkulis 200 anojn, atingis fine de 1928 1.&nbsp;100 anojn. Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931 la asocio translokiĝis en la svedan ĉefurbon, kie ĝi havis sian sidon. Prezidanto unue estis Adamson, de 1931 la parlamentano [[Ernst Eriksson]]. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj labor-cirkonstancoj por la asocio. Trovante sin en la centro de la laborista movado de Svedio, ĝi havis pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. Dum la lastaj tri jaroj de la gotenburga tempo la anaro malkreskis, sed de la lokiĝo en la ĉefurbon la asocio denove kreskis kaj, la 1-an de marto 1933, ĝi havis pli ol 1.&nbsp;400 anojn enregistritajn en sepdeko da lokoj kaj sesdeko da kluboj. La eldonkvanto de la gazeto, kies redaktoro de 1931 estas John Johansson, atingas la nombron da 2.&nbsp;500. La asocio eldonas ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan ''Sommar'' ("Somero") por propagando en laboristaj rondoj.
 
===Kunlaboro kun la sindikatoj===
Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnas sin al la faksindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis, ĉe la jarfino 1932, 96 faksindikatoj, abstinencaj loĝioj ktp., kiuj pagas ĉiujare minimume po 5 svedaj kronoj - kelkaj 10 ĝis 50 kronoj - La asocio posedas propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en Esperanto kaj sveda lingvoj.
 
===Sveda Esperanto-Instituto===
Linio 147:
 
===Esperanta Turista Komisiono===
Esperanta Turista Komisiono (ETK), fondita de [[Ernfrid Malmgren]] en 1929 aranĝis turist-vojaĝojn per Esperanto al la [[Baltaj landoj]], eldonis gvidlibrojn ktp. Ekde 1932 ETK funkciis kiel estraro de [[Esperanta Turista Asocio]], kiu komence de 1933 havis reprezentantojn en 50 svedaj lokoj. Estrarano estis Ernfrid Malmgren, Hj. Lindstedt,<!-- rete ĝis nun troveblis ajna informo pri li, eĉ ne la plena persona nomo; ĉiu informo bonvenus. respondo: Hj. kredeble estas "Hjalmar".--> Gunnar Gustavsson kaj en Talino [[Karl Brauer]]. ETK aranĝis ĉiujare ekde 1929 turistvojaĝojn inter [[Stokholmo]] kaj [[Talino]] (ĉefurbo de [[Estonio]]). La vojaĝoj okazis ĉiusemajne dum junio kaj julio. Partoprenis meznombre 20 personoj. En 1930 la direkcio de la Stokholma Ekspozicio transdonis al ETK la por-ekspozician propagandon en [[Estonio]] kaj [[Latvio]]. La rezulto estis neatendite bona, speciale rilate al Estonio. Preskaŭ 1.&nbsp;000 estonoj – kaj el ili la plej granda parto vojaĝis en la grupvojaĝoj de ETK – vizitis la ekspozicion kaj la ekspozicia direkcio poste letere esprimis specialan dankon pro faritaj servoj.<ref>[[Paul Nylén]] kaj Ernfrid Malmgren en la [[Enciklopedio de Esperanto]] de 1934<!--ref>
 
-->[[Paul Nylén]] kaj Ernfrid Malmgren en la [[Enciklopedio de Esperanto]] de 1934<ref>
 
* [https://www.oik.hu/monguz/index.jsp?lang=en&from_page=details&page=details&dbname=database_goliat&bib1id=4&bib1field=0&term=1279654 jarlibro 1935 de la Esperanta Turista Asocio en datumaro de la Nacia Biblioteko pri Fremda Literaturo en Budapeŝto]
 
===Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo===
La Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo (Segis) estis iniciatita en 1931 de [[Oskar Svantesson]], [[Göteborg|Gotenburgo]]. Ĝi celis provizi kiom eble plej multajn svedajn gazetojn per artikoletoj pri Esperanto kaj ĝiaj progresoj, redakti Esperanto-kolonojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj en la sveda gazetaro pri Esperanto. En pluraj lokoj tra la lando ĝi havis lokajn kunlaborantojn. Oficejaj kunlaborantoj estis [[Thorsten Torbjar]], f-inofraŭlino [[Stina Blomqvist]] kaj [[Bertil Magnelson]]. Plej grandaj ekonomiaj subtenantoj estis en la 1930a1930-a jardeko SEF, Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj Thorsten Torbjar. En 1934, ĝia adreso estis Karl Johansgatan 61 en Gotenburgo.
 
===Eldona Societo Esperanto===