Hilaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Hilaso devenis el la gento de [[Driopoj]]. Kiam oni preparis la ŝipon [[Argo (ŝipo)|Argo]]n por vojaĝo en foran [[Kolĉido]]n por alporti la [[Ora ŝaffelo| Oran ŝaffelon]], ĝia estro [[Jazono]] el [[Jolko]] kolektis virojn el la tuta [[Grekio]], inter aliaj por tiu ĉi vojaĝo venis ankaŭ [[Heraklo]] kaj Hilaso.
 
Sed ilia navigado ne daŭris longe. Dum halto en proksima insulo [[Lemno]] Heraklo nur malfacile devigis la ŝipanojn kaj eĉ la estron veturi plu, ĉar al ili tre plaĉis la komunumo de la belaj solvivantaj virinoj. Sed fine li sukcesis kaj [[Argonaŭtoj]] daŭrigis sian vojaĝon, sed li estis tre ebria.
 
Sur teritorio de [[Dolionoj]] ili travivis teruran batalon kontraŭ soldatoj de la amika reĝo [[Kiziko]]. En mallumo ili ne ekkonis sin reciproke kaj konsideris sin unuj la aliajn malamikoj. Kiam ili ekkonis kontraŭ kiu ili batalis, estis jam malfrue. La reĝo Kiziko estis en la batalo mortigita.