Filatelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
== Komenca tempo ==
 
Filatelo aperis en la 1840-aj jaroj, nelonge post la unua [[posxtmarko|poŝtmarko]] en la mondo, kreita de la reformo enkondukita de [[Rowland Hill]] en [[Britio]]. Depost la 1860-aj jaroj ekzistas revuoj kaj katalogoj pri filatelo. La vorton por poŝtmarko-kolektado oni konsideras kreaĵo de Georges Herpin en la eldonaĵo ''Le Collectionneur de timbres-postes'', Vol. 1, 15-a de Novembro 1864. ĝi radikas el la grekaj vortoj ''philos'' (amiko) kaj ''ateleia'' (afrankita).
 
Multaj filatelistoj jam en la komencaj tempoj bone komprenis kaj inde taksis tiun profiton, kiun donas al ili Esperanto. Sur la paĝoj de multaj Esperanto-gazetoj senĉese estis presataj sennombraj anoncoj de filatelistoj, dezirantaj korespondi en Esperanto kaj interŝanĝi.