Baroko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
 
==Ĝenroj==
La [[Baroka arkitekturo]] estas difinita per la difino de Azorín pri ĝenerale Baroka arto. Laŭ [[Francisko Azorín]] '''baroka arto''' estas ''Arta stilo karakterizata per kurbaĵoj k. tro da ornamo, disvolviĝinta speciale dum la 17a-18a jc.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 33.</ref> Kaj li indikas [[etimologio]]n el portugala ''barrôco'' nome (ne regula perlo).<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
La [[Baroka teatro]] estis flora periodo de la [[teatro]] kiel [[Literatura ĝenro|literatura subĝenro]] kaj kiel populara spektaklo de la epoko, kiu etendis el [[Italio]] al la cetero de [[Eŭropo]] ĉefe en la [[17a jarcento]]. Dum la [[Baroko]] fakte oni formis la naciajn teatrojn en Eŭropo; nome la ''[[Commedia dell'Arte]]'' en Italio; tiu de la ''[[Siglo de Oro]]'' en Hispanio, kie elstaris aŭtoroj kiel [[Lope de Vega]], [[Tirso de Molina]] kaj [[Calderón de la Barca]]; [[Shakespeare]] kaj la [[Elizabeta teatro]] aŭ la ''Restoration comedy'' en Anglio; la [[Franca Komedio|Comédie-Française]], [[Corneille]], [[Molière]] kaj [[Racine]] en Francio. Okazis spektakla disvolvigo de la teknikoj kaj arto de ''scenejarto'', kun inkludo ĉefe de [[muziko]], [[pentrarto]] kaj [[inĝenierado]] kiel elementoj de la teatra spektaklo kiuj kondukis al plifirmigo de la [[opero]], la [[baleto]] kaj la [[zarzuelo]].