Yebes: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 40:
 
La [[orografio]] de la municipo Yebes karakterizas pere de la tavola [[reliefo]] propra de Alkario, kun ampleksa zono de [[paramo]] kaj abundaj [[talvego]]j kaj [[ravino]]j, kun arbaraj areoj dise en kiuj hegemonias [[roburo]]j kaj [[kverko]]j. Granda parto de la tereno estas rura, por agrikulturo kaj forstado.
 
== Urboplanado ==
La municipo de Yebes estas komponita de du urbaj kernoj: unu, la origina domaro de Yebes mem, kaj alia, la nova urbanizaĵo PAU Ciudad Valdeluz, kie estas la nova trajnstacio Guadalajara-Yebes, nome unu de la haltejoj de la itinero de la rapidtrajno Madrido-Zaragozo-Barcelono-Franca landlimo.
 
La municipo vidis enorman kreskon pro la urboplana disvolvigo. La aktuala pleno POM enhavas dek sektorojn urboplanotajn, el kiuj naŭ estas ĉe la urba medio kaj unu, S-1, en la urbanizaĵo Ciudad Valdeluz, starigita ĉirkaŭ la stacio Guadalajara-Yebes kie oni antaŭvidis konstrui ĝis 9 000 loĝejojn, el kiuj oni finpretigis nur ĉirkaŭ 1 500.
 
La konstruo de la trajnstacio de AVE tie kaj sekve de Ciudad Valdeluz estis markita de polemiko ĉar oni akuzis la koncernan ministerion decidi la pasadon de la linio de [[Alta Velocidad Española]] al [[Barcelono]] tra la municipo Yebes, anstataŭ tra la ĉefurbo [[Guadalajara (Hispanio)|Guadalajara]], kun la sekva plialtigo de la valoro de la terpeecoj kiujn la grafo de Bornos, bopatro de la eks-prezidentino de la [[Madrida Regiono]], nome [[Esperanza Aguirre]], posedis inter [[Chiloeches]], Guadalajara kaj Yebes. Tiele Ciudad Valdeluz tutlande kaj internacie iĝis modelo de la hispana [[nemoveblaĵa veziko]] kiel ekzemplo de urboplana reklasigo ĉe stacio de AVE.<ref>[http://www.cadenaser.com/espana/audios/entrevista-jose-bono/csrcsrpor/20090319csrcsrnac_8/Aes/ Intervjuo al José Bono]</ref>
 
==Historio==