Maoria lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
movis la referencojn
partikloj
Linio 40:
== Tipoj de vortoj ==
La du ĉefaj tipoj de vortoj en la maoria estas bazaj vortoj (substantivoj, agverboj kaj statverboj) kaj partikloj (prepozicioj, artikoloj, posedaj partikloj, verbaj partikloj kaj adverbaj partikloj). Ĉirkaŭ sesdek partikloj ekzistas, kaj miloj da bazaj vortoj. La maoria ofte uzas statverbojn kie aliaj lingvoj uzas adjektivojn. Bazaj vortoj povas modifi aliajn. La modifanto sekvas la modifaton. Ĉiuj agverboj kaj multaj statverboj ankaŭ uzatas kiel substantivoj. Ĉiu propozicio enhavas almenaŭ unu bazan vorton.
=== Bazaj vortoj ===
 
==== Substantivoj ====
La tri ĉefaj tipoj de substantivoj estas: ĝeneralaj substantivoj (aĵoj), personaj substantivoj (nomoj de homoj, kaj personaj nomoj de aĵoj), kaj situaj substantivoj (nomoj de lokoj). Oni ankaŭ konsideras la pronomojn subklaso de substantivoj.
Linio 48:
Ĉiuj substantivoj uzeblas kun difinita artikolo aŭ kun nedifinita artikolo, do mankas distingo inter nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj.
 
=====Ĝeneralaj substantivoj=====
Plejmultaj substantivoj estas membroj de ĉi tiu tipo. Ĝenerala substantivo preskaŭ ĉiam aperas kun determinilo, ekzemple: ''ngā manu'' = la birdoj.
 
=====Lokaj substantivoj=====
Ĉi tiu klaso enhavas la nomojn de urboj, riveroj, regionoj ktp. Ĝi ankaŭ enhavas la vortojn kiuj nomas lokon relative al objekto. Ekzemple: <ref name="karena" />
 
Linio 66:
*''i roto i te kāri'' = ĉe la interno de la ĝardeno = en la ĝardeno
 
=====Personaj substantivoj=====
La nomoj de homoj, triboj, kanuoj, monatoj, personaj pronomoj, kaj la demanda pronomo ''wai'' = kiu(j), kiun oni uzas por demando por kiu la atendata respondo estas persona nomo.
 
===== Pronomoj =====
[[Dosiero:Pronouns_In_New_Zealand_Te_Reo_Māori.svg|thumb|upright=1.5|Pronomoj en la maoria]]
La personaj pronomoj nur estas uzataj pri homoj. Ili ne havas genrojn, sed apud [[singularo]] kaj [[pluralo]] ekzistas [[dualo|dualaj]] formoj. Krome estas ĉe "ni" distingo inter inkluda kaj ekskluda formoj.<ref>Kauderwelsch 216, paĝo 26</ref>
Linio 130:
|}
 
====Agverboj====
La agverboj nomas agojn. Ili troviĝas en verbaj vortgrupoj kun verbaj partikloj. Plejmultaj agverboj estas pasivigeblaj. Oni konsideras ilin transitivaj.
Ĉi tiuj (pasivigeblaj verboj) uziĝas en tri specoj de propozicio:
Linio 138:
*''Nāna tana kuri i patu'' = De li lia/ŝia hundo batis
 
=====Dudirektaj verboj=====
Wennergren nomas ilin "verboj kun al-komplemento"<ref name="pmeg">http://bertilow.com/pmeg/indekso/index.html Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bertilo Wennergren</ref>. Ekzemple: doni, lavi, ŝteli, aparteni, pagi.
Harlow (p 148) skribis:
Linio 152:
*''Utua ai au e rima herengi i te wiki'' = Pagatis mi je kvin ŝilingoj en ĉiu semajno* (malbona esprimo en Esperanto)<ref name="mi-dict"/>
 
=====Perceptaj verboj=====
Perceptaj verboj estas subklaso de agverboj kaj pasivigeblaj. (En Esperanto tiaj verboj estas normalaj agverboj.) Ĉar ili temas pri mensa stato aŭ percepto, la entoj estas la perceptanto (subjekto) kaj la perceptato (objekto). La ĉefaj verboj en ĉi tiu subklaso estas: ''rongo'' (aŭdi), ''pīrangi'' (deziri, bezoni), ''hiahia'' (deziri, voli), ''mōhio'' (scii, koni), ''mahara'' (pripensi, memori), ''tūmanako'' (esperi). Ĝenerale, la objekto de percepta verbo estas markita per ''ki''. La verbo ''kite'' (vidi) estas escepto, ĉar ĝia objekto estas markita per ''i'', same al ĝeneralaj agverboj (supre). Ekzemple:
 
Linio 158:
*''I kite te tangata i te kurī'' = Vidis la homo je la hundo
 
=====Netransitivaj verboj=====
Agverboj kiuj ĝenerale ne havas objekton en la kutima senco. Oftaj ekzemploj temas pri movado: ''haere'' (iri), ''moe'' (dormi), ''oma'' (kuri), ''takoto'' (kuŝi), ''tū'' (stari). Tamen "Māori Dictionary" listigas pasivan formon por ĉiu el tiuj verboj krom ' moe'.<ref name="mi-dict"/> La celo de movado estas markita per 'ki' kaj la origino per 'i'. Ekzemple:
*''I haere ia e te whare ki te toa'' = Iris li/ŝi de la domo al la butiko
 
====Statverboj====
La statverboj estas malgranda aro de verboj kiuj temas pri stato anstataŭ ago. Ili ne havas pasivon. La stato kutime estas la rezulto de ago. Se la aginto estas menciita, tiu estas notita en vortgrupo markita per ''i''.<ref name ="harlow"/>
Unu speco de statverbo estas uzebla kie en aliaj lingvoj oni uzas la verbon "esti" kaj adjektivon. Ekzemple:
Linio 201:
 
Bazvorto ankaŭ povas modifi verbon, do agi kiel adverbo.
 
===Partikloj===
====Partikloj kiuj antaŭas bazvortojn====
=====Artikoloj=====
* ''te'' singulara difina artikolo, ''te whare'' = la domo
* ''ngā'' plurala difina artikolo, ''ngā whare'' = la domoj
* ''he'' maldifina artikolo, ''he whare'' = iu(j) domo(j). ''He'' ne difinas nombron, do ''he whare'' estas tradukebla kiel: domo, domoj, iuj domoj, laŭ kunteksto.
* ''a'' persona artikolo, indikas personon, ''i haere a Huri'' = iris Huri. Ĉi tiu artikolo estas uzata antaŭ personaj substantivoj, personaj pronomoj (krom ''ahau''), kaj lokaj substantivoj.
 
=====Aliaj difiniloj=====
Oni kombinas la difinan artikolon kun la poziciaj partikloj (vidu sube) por formi difinilojn:
 
{| class="prettytable"
|+ Difiniloj
! Singularo
! Pluralo
|-
| ''tēnei'' = ĉi tiu
| ''ēnei'' = ĉi tiuj
|-
| ''tēnā'' = tiu (apud la alparolato)
| ''ēnā'' = tiuj (apud la alparolato)
|-
| ''tērā'' = tiu (fora)
| ''ērā'' = tiuj (foraj)
|-
| ''tētahi'' = unu, iu
| ''ētahi'' = iuj
|-
| ''taua'' = tiu (menciita)
| ''aua'' = tiuj (menciitaj)
|-
| ''tēhea...?'' = kiu...?
| ''ēhea... ?'' = kiuj... ?
|-
|}
 
Ekzemple: ''te manu nei = tēnei manu'' = ĉi tiu birdo.
 
=====Pronomoj=====
La difiniloj en la antaūa sekcio estas ankaū uzeblaj kiel pronomoj (bazvortoj), ekzemple:
*''Ko tēnei te whare'' = ĉi tiu estas la domo
 
=====Prepozicioj=====
*''ko, me'' = kaj
*''me'' = se
*''a'' = de
*''o, nā, nō, mā, mō, i, e'' = de
*''a'' (futura)
*''e'' (alparolo)
 
=====Lokaj prepozicioj=====
*''Ki'' temas pri moviĝo aŭ ia mensa transigo de ie al ie alia: ''ki konei'' = al ĉi tiu loko
 
''kei'' (aŭ ''kai''), ''i, hei'' (aŭ ''hai'') estas prepozicioj kun tenso. Ili indikas "ĉe" en la tri tensoj:
*''kei'' = ĉe aktuale; ''kei te whare ia'' = ĉeas la domo li/ŝi
*''i'' = ĉe pasintece; ''i te whare ia'' = ĉeis la domo li/ŝi
*''hei'' = ĉe estonte; ''hei te whare ia'' = ĉeos la domo li/ŝi
 
Mankas verbo kiu signifas "havi" en la maoria, do uzi la lokajn prepoziciojn estas unu rimedo montri posedadon.
*''Kei a Huri te pukapuka'' = Ĉeas Huri la libro = La libro estas ĉe Huri = Huri havas la libron
 
====Partikloj kiuj sekvas bazvortojn====
=====Poziciaj partikloj=====
*''nei'' = ĉi tie (apud la parolanto)
*''na'' = tie (apud la alparolato)
*''ra'' = tie (for)
*''ngā manu ra'' = la birdoj for
 
El tiuj poziciaj partikloj oni formis la difinilojn:
*''konei'' = ĉi tiu loko
*''konā'' = tiu loko apud la alparolato
*''korā'' = tiu fora loko
 
Eblas ankaŭ kombini ilin kun ''pē'' por fari agverbojn:
*''pēnei'' = fari ĉi tiel
*''pēnā'' = fari tiel (kiel la alparolato)
*''pērā'' = fari tiel (kiel fora iu)
 
=====Direktaj partikloj=====
*''mai'' = ĉi tien (al la parolanto)
*''atu'' = tien, foren
*''ake'' = supren
*''iho'' = malsupren
 
=====Adverbaj partikloj=====
''ai anake anō hoki kau kē koa noa pea rawa tonu''
 
=====Verba partiklo=====
''ana'' (sekvas ''e'' kaj bazvorton por indiki daŭran agon aŭ staton)
 
=====Plurala partiklo=====
*''mā'' (kaj kunuloj, plus)
ekzemple: ko Hata mā (Hata kaj liaj kunuloj)
*''e hoa mā'' (amikoj)
*''tekau mā tahi'' (dek plus unu, t.e. dek unu)
 
 
===Vortoj kiuj estas nek bazvortoj nek partikloj===