Falebo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Espagnolette.JPG|right|thumb|Falebaj fermilpartoj.]]
'''Falebo''' aŭ '''espanjoleto'''<ref>Espanjoleto estas aparato, konsistanta el mantenilo k rigliloj, k servanta por fermi fenestron k ĝin fiksi. [http://vortaro.net/#espanjoleto] Alirita la 12an de Decembro 2017.</ref> estas elemento de [[seruro|serurista metio]]. Ĝi estas unu de la organoj kiuj sekurigas la fermon de malfermaĵoj de du partoj. Ĝi estas uzata por la fermo de [[fenestro]]j, [[ŝutro]]j aŭ pordo-fenestroj.
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''Falebo''' estas ''Dupeca vertikala riglilo funkcianta per dentrada prenilo k. uzata por al la krado fermefiksi fenestrojn k. pordojn.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.</ref> Kaj li indikas [[etimologio]]n el araba ''halebo'' (fermilo),<ref>Azorín, samloke.</ref> kaj de tie la [[hispana]] ''falleba''; fakte en kelkaj lingvoj tiaj aparatoj nomiĝas ankaŭ per derivaĵoj el la hispana vorto ''españoleta'', tio estas ''hispanino''. Kaj tiele li aldonas teknikajn terminojn kiaj '''hispantipa falebo''', por varianto de falebo, kies fermstango havas ekstremojn kurvigitan k. prenilon lamenitan, ĉi tiuj tri partoj enfikdseblaj en adekvataj hokoj. Ĉion tion li klarigas per taŭgaj bildoj por ambaŭ tipoj.<ref>Azorín, samloke.</ref>