Krenelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La '''krenelo''' aŭ '''murdento''' estas masonita surmetaĵo sur [[brustŝirmilo]].
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''krenelo''' estas ''Ĉiu envicigita prismeto, kiu ofte kronas fortikaĵan muron por formi, kun la aliaj, parapeton, protektilon por la defendantaj pafistoj.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 120.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la la latina ''crena'' (fendaĵo). Kaj li aldonas la terminojn ''kreneleto'', ''krenelego'', ''krenelejo'' kaj ''krenelvojo''; krome per bildoj diferencigas inter la diversaj tipoj, nome ĥaldea, romana, araba kaj romanika.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
En sia orgina formo la ĉirkaŭ homalta krenelo havis la taskon protekti la defendantojn sur la [[defendkoridoro]] aŭ [[defendplatformo]] kontraŭ sagoj aŭ aliaj [[distancarmilo]]j. La inter la kreneloj situantaj aperturoj (nomataj ''embrazuro'' aŭ ''[[ŝuttruo]]'' aŭ “paftruo“) atingas interne ĝis la alteco de [[parapeto]]. Kelkloke oni povas fermi ĝin per lignaj [[ŝutro]]j. ''Embrazuroj'' estis ĉiam tiel larĝa, ke arkpafisto aŭ [[arbalesto|arbalestisto]] havas sufiĉe da loko por pafi. La larĝeco de krenelo varias inter 0,76 kaj 2,35 m kaj la alteco estas inter unu kaj du metrojn.<ref>Angaben gemäß O. Piper: ''Burgenkunde'', S. 329. Herbert de Caboga gibt die durchschnittliche Breite einer Zinne mit 0,70 bis 2 Meter und deren durchschnittliche Höhe mit einem bis 1,40 Meter an.</ref> Se la muro havas sur sia tuta longeco krenelojn oni nomas tion ''krenelkrono''.