Muzoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
En la [[helena mitologio]] la '''Muzoj''' ([[Greka lingvo|greke]] Μουσαι, ''Mousai'') estas la grekaj diinoj de [[lernado]], [[belarto]]j, [[kulturo]], kaj [[inspiro]]. Ili estas la filinoj de [[Zeŭso]] kaj [[Mnemozino]], kaj naskiĝis en Pieria, baze de la Monto [[Olimpo]].
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''Muzo''' estas ''Mita estaĵo naskita el Jupitro k. Mnemosina, simbolanata arton; ikonografie reprezentita per ĉarma junulino kun la atributo de iu arto. Oni kalkulis 3, poste 9 muzojn, loĝantajn en la Parnaso k. la Melikono.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 147.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la greka ''mousa'' (muzo) kaj de tie la latina ''musa''. Kaj li aldonas liston pli malpli koincida kun la sube detaligita.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
Dum jarcentoj la Muzoj estis adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj kiel ''mouseion'', de kie venas la vorto [[Muzeo|muzeo]].
 
;==La Naŭ Muzoj==
 
*[[Erato]] (Ἐρατώ) (= amantino) muzo de ampoezio (kun [[liuto]] aŭ liro enmane)
*[[Eŭterpo]] (Εὐτέρπη) (= delektantino) de muziko kaj liriko (kun [[fluto]])
*[[Kaliopo]] (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo aŭ trumpeto)
*[[Klio]] (Κλειώ) (= glorigantino) de [[historio]] (kun skribrulaĵo)
*[[Melpomeno]] (Μελπομένη) (= kantantino) de [[tragedio]] (kun tragika [[masko]])
*[[Polimnio]] (Πολυμνία) (= multhimnulino) religia poezio, mimiko, odo (kun [[vualo]] aŭ citaro)
*[[Talio (mitologio) #Talio, la muzo|Talio]] (Θάλεια) (= vivĝojulino) de [[komedio]] (kun komikakomedia masko)
*[[Terpsiĥoro]] (Τερψιχόρα) (= dancemulino) de [[danco]] (kun liuto)
*[[Uranio (muzo)|Uranio]] (Οὐρανία) (= ĉielulino) de [[astronomio]] (kun [[globuso]] aŭ cirkulilo)
 
==Bildaro==
<gallery mode="packed" heights="200">
Dosiero:Musae.png|La Muzoj, el germana enciklopedio ''[[Meyers]] Konversationslexikon'' ([[1885]]–[[1890]]), el ekpoka sarkofago
Linio 21 ⟶ 24:
Dosiero:NAMA 3 Muses.jpg|Tri muzoj el la naŭ, en helena skulptaĵo de la [[4-a jarcento a.K.|4-a jc. aK]]
</gallery>
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
{{projektoj|commonscat=Muses}}
 
[[Kategorio:Muzoj| ]]
[[Kategorio:Helena mitologio]]