Pucolano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pucolano''' (aŭ '''puzolano''', pozolano) estas arta aŭ natura [[ŝtono]], kies enteno de [[silicia acido]] kaj [[kalcia hidroksido]] formas kun akvo la ligan materialon.
 
==Priskribo==
La nomo venas de la itala komunumo Puteoli (hodiaŭ [[Pozzuoli]]) en la [[Flegreaj kampoj]] (okcidente de [[Napolo]]), kie oni minis jam en la antikvo en granda kvanto la pucolanan [[vulkana cindro|vulkanan cindron]] kaj prilaboris tion por la romia [[betono]] (lat. ''[[opus caementicium]]'').
 
Linio 7 ⟶ 8:
Pucolano tiel estas ofte uzata kiel aldona materialo por produktado de mortero aŭ betono. Natura pucolano estas precipe la vulkana [[tofo]]. Nenatura pucolano estas ekz. [[flugcindro]] el energiocentraloj, forbrulataj [[ŝtonkarbo]]n aŭ [[brunkarbo]]n.
 
==Referenco de Azorín==
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''puzolano''' estas ''Polvigita, vulkana materialo, kiu hidaŭlikigas la kalkojn.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 175.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el ''Pozzuoli'', propra nomo de itala regiono, apud Napolo. Kaj li aldonas la tipojn naturan kaj artefaritan.<ref>Azorín, samloke.</ref> En aparta tabelo Azorín detaligas la procentan komponon de la puzolano de la Rejno, nome: [[sablo]] (8,75), [[silico]] (46,25), [[alumino]] (20,71), [[magnezo]] (1,00), peroksido fera (5,48), [[kalko]] (2,15), [[akvo]] (9,25) kaj aliaĵoj (6'30)
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
[[Kategorio:Konstruado]]
[[Kategorio:Materialoj]]
[[Kategorio:Betono]]