Rubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Contaminación en Maracaibo, Venezuela.jpg|thumb|[[Rubujo]] plenplena sur strato de [[Venezuelo]].]]
[[Dosiero:Es reciclaje contenedoresOrgánicoInorgánico.jpeg|thumb|Porreciklaj rubujoj.]]
'''Rubo''', aŭ '''rubaĵo''', estas ne plu bezonataj kaj ne dezirataj restaĵoj (aŭ ankaŭ malutilaj aĵoj) en solida stato, kiu eble povas enfermi gasojn kaj likvojn. Tiu restaĵoj povas havi la plej diversajn devenojn: el hejma vivo, el [[industrio]], [[agrikulturo]], [[sansistemo]], [[fiŝkaptado]], [[konstruado]] ktp. La traktado de ĉiu tipo de rubo postulas tre diversajn procedurojn. Ekzemple en industrio, diversasj sektoroj bezonas tre specifan traktadon de atomrubaĵoj, venenaj toksaĵoj, poluitaj akvoj ktp. Tradicie en pasintaj jarcentoj la forĵetado de rubaĵoj apenaŭ okazigis problemojn, simple oni forĵetis tion ekster la domoj, aŭ ekster la vilaĝoj ktp. El la [[Industria Revolucio]], kaj ĉefe laŭlonge de la [[20-a jarcento]], kiam pli evoluiĝinta industrio forĵetis pli danĝerajn restaĵojn, la problemo kolekti, formeti kaj konservi rubaĵojn iĝis pli kaj pli danĝeriga.