Maoria lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ŝanĝis al ŝablono citlibro
e rearanĝis la sekciojn pri sintakso
Linio 363:
Frazoj kaj propozicioj konsistas el vortgrupoj kiujn oni konsideras frazelementoj. En la maoria, frazelementoj estas la naturaj dividaĵoj de parolado, kaj eventualaj paŭzoj normale okazas inter frazelementoj. En diversaj konstruaĵoj kiuj estas reordigeblaj en la frazo, ĉiam estas tutaj frazelementoj, ne unuopaj vortoj, kiujn oni reordigas.<ref>Harlow, 2015, paĝo 16</ref>
 
La tri tipoj de frazelementoj estas verbaj, substantivaj kaj prepoziciaj frazelementoj. Tamen aliloke li diskutas neverbajn predikatojn. Do ĉi tie ni uzas la klasojn: predikataj, substantivaj kaj prepoziciaj.<ref>Harlow, 2015, paĝo 96</ref>
 
Karena-Holmes skribis pri frazelementoj<ref>Kārena-Holmes, 1995, paĝo 6</ref>:
Preskaŭ ĉiu frazelemento en la maoria enhavas almenaŭ unu bazvorton, kiu portas la ĉefan signifon de la frazelemento. Iufoje frazelemento konsistas sole el bazvorto. Pli ofte, la bazvorto(j) havas partiklojn antaŭe, aŭ poste, aŭ en ambaŭ lokoj. La verbo, subjekto, objekto kaj adjektoj troviĝas en apartaj frazelementoj. Propozicio kun aktiva agverbo ofte havas la ordon: VSO (verbo subjekto objekto). Malpli oftaj formoj havas la ordon SVO.
 
===Propozicioj===
En la ekzemploj troviĝas oblikvojn inter la frazelementoj.
 
==== Aktiva formo ====
: ''ka aroha / au / ki a koe'' = amas / mi / je vi = mi amas vin
: ''ka waiata / te kōtiro / i te waiata'' = kantas / la knabino / je la kanto = la knabino kantas la kanton
Linio 381:
: ''kei te patua / e ia / tāna kurī'' = batatas / de ŝi / ŝia hundo = ŝia hundo estas bata de ŝi
 
==== Por emfazi la aganton ====
Se oni volas emfazi la subjekton, oni povas meti ĝin komence.
: ''ko Hine / i whāngai / i te tamaiti'' = ja Hine / manĝigis / je la infano
Linio 387:
: ''nā mātou / i hanga / te whare'' = ja ni / konstruis / la domon
 
==== Pasiva formo ====
: ''ka arohaina / te kōtiro / e te tamaiti'' = amatas / la knabino / de la infano
Por pasivigi verbon oni aldonas sufikson al ĝi. Tiuj sufiksoj (''-tia'', ''-ria'', ''-ia'', ''-ngia'', ''-ina'') varias laŭ la verbo, kaj oni devas parkeri ilin. Ekzemple:
Linio 396:
: ''tangohia / ō hū'' = demetatu / viaj ŝuoj
 
==== Statverboj ====
Statverboj ne havas pasivon.
: ''ka pai / te kai'' = bonas / la manĝaĵo
: ''ka ora / te wahine / i te rongoa'' = saniĝas / la virino / per la medikamento
 
==== Negativaj propozicioj ====
Negativa esprimo komence, kaj SVO.
: ''kīhai / a Mere / i whangai / i te tamaiti'' = ne / Mere / manĝigis / je la infano