Dreyfus-skandalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3), |right → |dekstra (3) per AWB
Jarould (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
Post la aldono de pluaj falsitaj pruvoj, Dreyfus estis juĝita al militranga malpromociigo, elhejmigo kaj vivdaŭra aresto sur [[Atlantika Oceano|atlantika]] insulo, kio estis la plej alta puno por ŝtata perfido, post kiam la [[mortopuno]] estis forigata el la konstitucio ekde 1848. La sekvan jaron, en 1895, la ministro pri milito Auguste Mercier ordonis, ke Dreyfus estu deportata al la puna kolonio [[Diabloinsulo]]. Samjare la familio de Dreyfus estis informita, ke oni uzis falsitajn pruvojn en la proceso, pro kio la familianoj incitis intelektulojn verki pri la “justeca eraro”, kio kondukis al pliampleksigo de la publikaj diskutoj.
 
[[Dosiero:J accuseJ’accuse.jpg|eta|dekstra|J’accuse...!]]
En 1896 atingis la francan sekretan servon pruvo (la tiel-nomata ''petit bleu'') pri la kulpo de la origine aŭstra soldato Ferdinand Walsin-Esterházy, kiu estis veninta al la franca armeo en 1892<ref>[http://www.britannica.com/EBchecked/topic/193419/Ferdinand-Walsin-Esterhazy Ferdinand Walsin Esterhazy], Encyclopaedia Britannica. Vidite la 18-an de oktobro 2012.</ref>, koncerne la kazon de la perfido, pri kiu oni estis akuzinta Dreyfus. La antisemita preso plu subtenis la juĝon, dum ankaŭ kontraŭ-antisemitismaj skribantoj kiel [[Émile Zola]] publikigis gazetajn artikolojn por proklami, ke la juĝo pri Dreyfus neĝustis. Anstataŭ tuj rehabiliti la akuzitan soldaton, la ŝtato provis reteni la novan dokumenton, kiu pruvis la senkulpecon de Dreyfus, kio parte eĉ sukcesis. Denovaj falsitaj pruvoj ''por'' lia kulpo, kiel la ''faŭ Henry'' (francalingve por ''malĝusta Henry''), estis poste publikigitaj.