Teraso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Berthe Morisot 001.jpg|thumb|Virino kaj infanino rigardante el teraso.]]
'''Teraso''' estas ebena [[tegmento]] kun [[balustrado]]. En domoj de varmaj klimatoj ĝi havas multajn utilojn kaj ĉefe ĝui mildan veteron, sunbanadi, sekigado de lavitaj vestaĵoj, kunvenejo, salono, rigardejo ktp. En kelkaj urboj kaj landoj terasoj estas grava parto de urba [[pejzaĝo]]. En multaj lokoj eblas trairi de unu domo al alia tra terasoj.
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''teraso ''' estas ''Vasta plataĵo sur konstruaĵo, sur monto, sur altaĵo.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 200.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la latina ''terraceus'' (teraĵo), de ''terra''.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
En [[agrikulturo]] ĝi estas ebena agro, elformita sur deklivoj per konstruo de ŝtona aŭ tera digeto. Ĝi estas uzata en altmontaroj por protekti agron, kulturplantojn pro [[erozio]]. Kaj en [[ĝardenado]] teraso estas alta ebena teramaso subtenita per masonaĵo kaj aranĝita en [[ĝardeno]] por ĝui belvidon aŭ faciligi promenadon.