Bogoto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 186:
[[Dosiero:Cerros a la altura de la calle Setenta.JPG|thumb|250px|Orientaj montetoj.]]
 
Bogoto estas situa sur la [[Bogota Savano]], sur la altebenaĵo ''altiplano cundiboyacense'', nome ebenaĵo situa averaĝe je 2630<ref name="GB" > «Geografía bogotana». bogota.gov.co. [http://guiatramitesyservicios.bogota.gov.co/portel/libreria/php/index.php] Konsultita la 31an de Januaro 2018.</ref> [[msm]] kaj ties montaraj zonoj atingas de 2400 m al 3250<ref name="GB" /> [[msm]], kio faras ĝin la [[megalopolo]] plej alta de la mondo kaj la tria landa ĉefurbo post [[Kito]] kaj [[La Paz]]. Ĝi havas totalan areon de 1776 [[km²]] kaj urban areon de 307 km².<ref name="GB" /> La teritorio kie kuŝas la urbo estis iam [[lago]]. Je tio montras pruvaron la malsekejoj de Bogoto kiuj kovras kelkajn sektorojn ne-urbanizitaj de la savano kaj en la ''localidad'' de [[Suba (Bogoto)|Suba]]. Je la alveno de la unuaj [[konkistadoro]]j tiu teritorio estis kovrita de marĉoj.
 
En tiu teritorio estas la [[paramo de Sumapaz]], unu el la plej grandaj de la mondo, situa en la ''localidad'' de [[Sumapaz (Bogoto)|Sumapaz]], al kiu ĝi donis nomon; tiu [[paramo]] estas parto de la natura kaj antikva regiono administracia de Sumapaz, de la departemento [[Kundinamarko]].<ref> «El páramo más grande del mundo en la Localidad de Sumapaz». bogota.gov.co. [http://guiatramitesyservicios.bogota.gov.co/portel/libreria/php/index.php] Konsultita la 31an de Januaro 2018.</ref>