Johano la Baptisto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
Kristanoj kredas, ke Dio sendis Johanon por prepari por la alveno de la [[Mesio]]. Johano nomiĝis ''la Baptisto'' ĉar li baptis liajn sekvantojn per akvo.
 
'''Johano la Baptisto''' naskiĝis ĉirkau [[-7|7 a.K.]] Liaj gepatroj, [[Zeĥarja]] kaj Elizabeto, estis grandaĝaj kiam li naskiĝis. Johano la Baptisto fariĝis '''[[nazireo]]''' kiam li estis junulo. Elizabeta kaj ZekarjaZeĥarja alkondukis sian filon al Engedi, proksima de la Morta Maro. Tie estis la suda ĉefkvartiro de la nazirea kunfrataro, kaj ie la junulo estis taŭge kaj solene akceptita en tiu ordenon por sia tuta vivo. Post tiuj ceremonioj kaj kiam li estis ĵure promesinta lasi kreski sian haron, sin deteni de iu ajn drinkaĵo, kaj sin deteni tuŝi la mortojn, la familio iris en Jerusalemon, kie antaŭ la templo, Johano finfaris la ceremonion de oferdonoj postulata por tiu promeso de nazireaj votoj. Johano diris la samajn ĵurpromesojn, kiujn estis diritaj de liaj gloraj antaŭuloj, Samsono kaj la profeto Samuelo. Vivdaŭra nazireo estis konsiderata kiel sanktigita kaj sankta personeco. La judoj rigardis nazireon preskaŭ kun la respekto kaj konsidero atribuitaj al la ĉefpastro, kaj tio ne estis stranga, ĉar la vivkonsakritaj nazireoj estis la solaj personoj, krom la ĉefpastroj, kiuj estis permesataj eniri en la templan Plejsanktejon.
 
En la tiel-nomata "dezerto de Judeo", Johano vartis siajn ŝafojn laŭ rojo, kiu enfluis en pli grandan fluon ver̂ŝiĝantan en la Mortan Maron ĉe Engedi. La kolonio de Engedi inkludis ne nur vivdaŭrajn aŭ nedaŭre konsekritajn nazireojn, sed ankaŭ multnombrajn aliajn asketajn paŝtistojn, kiuj kolektiĝis en tiun regionon kun siaj ŝafaroj kaj interfratiĝis kun la nazirea kunfrataro. Ili vivtenis sin dank'al la ŝafbredo kaj la donacoj por la ordeno far riĉaj judoj.