Okcidenta Pakistano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto administra unuolando
| Nomo = Magribi Pakistan}}
'''Okcidenta Pakistano''' (en [[urdua]]: مغربی پاکستان‬‎, Mag̱ẖribī Pākistān IPA: [məɣrɪbiː pɑːkɪst̪ɑːn]; en [[bengala]]: পশ্চিম পাকিস্তান, Pôśchim Pākistān) estis unu el la du eksklavoj kreitaj je la formo de la moderna [[Ŝtato Pakistano]] post la [[Dispartigo de Hindio]] de [[1947]].<ref> Story of Pakistan. "West Pakistan Established as One Unit [1955]". Story of Pakistan (Note: One Unit continued until General Yahya Khan dissolved it on July 1, 1970). Story of Pakistan, West Pakistan. [http://storyofpakistan.com/west-pakistan-established-as-one-unit?artid=a137] Alirita la 9an de februaro 2018.</ref>
 
Post akiri sendependecon el [[Granda Britio]] en 1947, la ŝtato Pakistano estis fizike separata en du [[eksklavo]]j, kaj la okcidenta kaj la orienta partoj estis separitaj unu el la alia pere de la teritorio de la [[Respubliko Barato]]. La okcidenta parto de Pakistano enhavis tri guberniajn provincojn ([[Ĥajber-Paŝtulando]], [[Panĝabo (Pakistano)|Okcidenta Panĝabo]] kaj [[Sindo]]), unu ĉefkomisiistan provincon ([[Baluĉistano (Pakistano)|Norda Baluĉistano]]), kaj la Baluĉistana Ŝtatunion kun kelkaj aliaj sendependaj princlandoj (ĉefe [[Bahavalpur]], Ĉitral, Dir, Hunza, Ĥairpur kaj [[Sŭat distrikto|Sŭat]]), la Federacian Ĉefurban Teritorion ĉirkaŭ [[Karaĉi]], kaj la [[Federacie Administrataj Tribareoj|tribajn areojn]].<ref>Story of Pakistan. "West Pakistan Established as One Unit [1955]".</ref> La orienta parto de la nova ŝtato – [[Orienta Pakistano]] – formis unusolan provincon [[Orienta Bengalio]] (inklude la iaman [[Asamo|Asaman]] distrikton [[Silheto (regiono)|Silheto]]).
 
Okcidenta Pakistano estis politike dominanta spite la fakton ke Orienta Pakistano havis ĉirkaŭ duonon de la loĝantaro kaj disproporcie multe pli malgrandan nombron de sidlokoj en la Konstitucifara Asembleo. Tiu malegaleco de la du pakistanoj kaj la geografia distanco inter la du areoj ŝajne estis la tialo por prokrasto de la adoptado de nova [[konstitucio]]. Por malpliigi la diferencojn inter la du regionoj, la registaro decidis reorganizi la landon en du distingaj provincoj laŭ la politiko Unu Unuoy anoncita de la ĉefministro Ĉaŭdri Muhammad Ali la 22an de Novembro 1954.
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Geografio de Pakistano]]
[[Kategorio:Historio de Pakistano]]