Hispana Enlanda Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 47:
 
== La milito: 1936 ==
[[Dosiero:Hispana milito septembro1936.PNG|dekstra|eta|400px300px|Mapo en Aŭgusto-Septembro 1936]]
Ĉia espero de rapida fino al la milito malaperis la [[21-a de julio|21-an de julio]], nome la kvinan tagon de la ribelo, kiam la naciistoj kaptis la ĉefan hispanan marbazon ĉe [[Ferrol]] en nordokcidenta Hispanio. Tio kuraĝigis la faŝismajn ŝtatojn de Eŭropo helpi al Franco, kiu jam ekkomunikis kun la registaroj de [[nazia Germanio]] kaj [[Italio]] la antaŭajn tagojn. La 26-an de julio, Germanio kaj Italio eksubtenis la naciistojn; la itala interven-korpuso estis estrita de Generalo [[Mario Roatta]].
 
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-2005-0601-500, Spanien, Himmlerbesucht die Burg von Toledo.jpg|thumb|[[Sieĝo de la Alkazaro|Liberigo de la Alkazaro]]: [[Heinrich Himmler]] vizitante la Alkazaro de Toledo kun [[José Moscardó]] en oktobro de 1940.]]
Subteno de la [[Akso (historio)|Akso]] helpis al Franco ekde la komenco, ekzemple per transporto de trupoj el Hispania Maroko al la provincoj Kadizo kaj Sevilo. Liaj naciismaj fortoj gajnis ankoraŭ venkon la [[27-a de septembro|27-an de septembro]], kiam ili kaptis la urbon [[Toledo]] post longa sieĝo fare de respublikanoj (Naciista garnizono sub Kolonelo [[Moscardó]] tenis la [[Alkazaro]]n en la centro de la urbo ekde la komenco de la ribelo). Post du tagoj, Franco deklaris sin ''Generalísimo'' ("ĉefgeneralo") kaj ''Caudillo'' (prahistoria titolo por "militestro") dum li provis unuigi la diversajn ''Falange''-ajn kaj reĝismajn elementojn de la naciisma movado en unu partion. En oktobro, la naciistoj lanĉis gravan ofensivon al Madrido, sed kreskanta rezisto de la registaro kaj la alveno de anrakiismaj katalunaj trupoj, de "volontuloj" el Sovetunio kaj aliaj landoj haltis la antaŭeniron ĝis la [[8-a de novembro]].