Hispana Enlanda Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
 
Ambaŭ flankoj fifaris kaj akuzis sin unu la alian reciproke pro la fifaro de gravaj [[militkrimo]]j kaj en la fronto kaj en la [[ariergardo]]jn, kiel mortpafado kaj de prizonuloj kaj de privatuloj kaŝe arestitaj, malaperigoj de personoj aŭ eksterleĝaj [[tribunalo]]j. La [[Frankisma Hispanio]] detale esploradis kaj akre kondanis deliktajn (kaj nedeliktajn) farojn okazintajn en la respublika sono, kaj eĉ kreis la ''Causa General'', nome speciala aparta juĝinstanco, ĉefe kun la celo ekhavi pli da informo por fari plian subpremadon, ĉio tio kun malabundaj juraj garantioj. Siaflanke, la deliktoj fare de la venkintoj aŭ kontraŭ la venkitoj neniam estis esploritaj aŭ juĝitaj dum la frankisma epoko aŭ poste, spire la fakton ke multaj historiistoj<ref> 'El genocidio franquista en Córdoba', El día de Córdoba, 17a de novembro 2008 [http://www.eldiadecordoba.es/cordoba/hipocritas-tardofranquistas-vez-van-vencedores_0_205479869.html] Alirita la 11a de februaro 2018.</ref> kaj juristoj<ref> "La dictadura de Franco fue fascista y genocida", El Plural, 19a de julio 2006 [http://www.movimientocontralaintolerancia.com/html/admin/verNoticia.asp?cod=917&esBusq=True]. Alirita la 11a de februaro 2018.</ref><ref> «El último genocidio negado: 'Verdad, justicia y reparación' para las víctimas de todas las formas de genocidio», Nueva Tribuna, 2a de marto 2010 [http://www.nuevatribuna.es/opinion/miguel-angel-rodriguez-arias/el-ltimo-genocidio-negado-verdad-justicia-y-reparacin-para-las-vctimas-de-todas-las-formas-de-genocidio/20101007133302041581.html] Alirita la 11a de februaro 2018.</ref> asertas ke estis vera [[genocido]] en kiu, krom la nuligo de la institucia ordo, oni klopodis la eliminon de ĉia politika opozicio.
 
La konsekvencoj de la Hispana Enlanda Milito markis enorme la postan historion de Hispanio, pro escepte dramaj kaj longdaŭraj: tiom la [[demografio]] — mortindico kaj malaltigo de la naskiindivo kio markis la loĝantarpiramidon dum generacioj — kiom la materialaj kondiĉoj — detruo de urboj, de la ekonomia strukturo, de la arta heredaĵo —, la intelektularo — fino de la nomita Arĝentepoko de la hispanaj beletroj kaj sciencoj — la [[politiko]] — la subpremado en la ariegardo de ambaŭ zonoj, plufarita de la venkintoj pli malpli intense dum la [[Frankisma Hispanio]], kaj la respublikana ekzilo —, kiuj plilongiĝis multe post la plilongigita postmilito, inklude la escepton geopolitikan de la pluekzisto de la diktatora reĝimo de Franco ĝis 1975, kaj de multaj el ties trajtoj (heredata monarkio, polico, jursistemo, katolika hegemonio ktp.) ĝis nuntempe.
 
== Antaŭokazoj ==