Komandlinia interfaco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:02, 21 feb. 2018

Komandlinia interfaco, mallonge KLI, estas speco de homa-komputila interfaco per pure teksta enigo en la komanda linio.

KLI en Linukso: Baŝo en GNOME-konzolo

Komanda linio estas ordono de dialoga sistemo aŭ de laboradministra lingvo, enigita per klavaro (kaj eĥita sur la ekrano) aŭ legita el komanda dosiero; ĝi entenas la nomon de la plenumota programo kaj ties faktajn parametrojn.

Kutime la komandliniaj interfacoj disponigas ĉiujn eblojn de la programa produkto, kaj klavara enigo estas pli rapida kaj oportuna por la profesia uzulo. Male, GUI kutime disponigas nur kelkajn tipajn uzmanierojn, elekteblajn per menuoj kaj dialogujoj — tio oportunas por novulo kaj incitas la spertulon.

Fontindikoj