Komandlinia interfaco: Malsamoj inter versioj

+Uzindo
(+Uzindo)
[[Dosiero:Linux command-line. Bash. GNOME Terminal. screenshot.png|eta|KLI en [[Linukso]]: [[Bash|Baŝo]] en [[GNOME]]-[[konzolokomputila terminalo|terminalo]]]]
'''Komandlinia interfaco''', mallonge '''KLI''', estas speco de [[homa-komputila interfaco]] per pure teksta enigo en la ''komanda linio''.
 
 
Kutime la komandliniaj interfacoj disponigas ĉiujn eblojn de la programa produkto, kaj klavara enigo estas pli rapida kaj oportuna por la profesia uzulo. Male, [[GUI]] kutime disponigas nur kelkajn tipajn uzmanierojn, elekteblajn per [[Menuo (komputilo)|menuo]]j kaj [[dialogujo]]j — tio oportunas por novulo kaj incitas la spertulon.
 
== Uzindo ==
Por malnova [[komputila terminalo]], kiu konsistis el klavaro kaj printilo, komandlinia interfaco estis la sola ebla. Nuntempe, kiam disponeblas ekranaj vidigiloj kaj inteligentaj terminaloj, KLI plu estas uzata, interalie pro la sekvaj kialoj:
 
* Komandlinian interfacon oni povas tre facile realigi kaj funkciteni. Tio precipe gravas dum projektado kaj eviluigo de programaro.
* Programo povas disponigi tre multe da komandoj, granda parto da kiuj estas malofte uzata. Tial ankaŭ por GUI-havaj sistemoj sperta uzulo povas pli rapide klavi komadon, ol navigi al bezonata menuero; ankaŭ la okulojn tio malpli lacigas.
* Oni povas verki tutajn programojn el tiaj komandoj, laŭ la bezonoj de la uzulo (la ŝel-skriptoj unuksaj, la<tt> .bat</tt>-dosieroj vindozaj).
* KLI estas tre memorŝpara kompare kun GUI.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Komando (komputa)]]
* [[interpretilo]]
* [[bash]]
* [[GUI]]
 
== Fontindikoj ==