Historio de Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 111:
En [[1931]] estis detronigita la reĝo, kaj ekis la [[Dua Hispana Respubliko]] (vidu apartan artikolon). La novaj aŭtoritatoj klopodis modernigi la landon, sed trovis multajn kontraŭstarojn. Oni ne atingis ĝeneralan konsenton, kaj la periodon karakterizis granda malstabileco.
 
{{Ĉefartikolo|Hispana Enlanda Milito}}
En julio [[1936]] ribeliĝis parto de la armeo, kaj komenciĝis la [[Hispana Enlanda Milito]], kiu daŭros 3 jarojn.
 
{{Ĉefartikolo|Frankisma Hispanio}}
En [[1939]] akiris la tutan povon la fortoj plej konservemaj, je kies kapo troviĝis la generalo [[Francisco Franco]], kiu akiris diktatorajn povojn. La lando tre izoliĝis kaj la unuaj jaroj vidis fortan subpremadon. Estis la [[Frankisma Hispanio]].