Esperantigo de vortoj el ĉina fonto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
==Pinjino==
{{Ĉefartikolo|Pinjino}}Ĉina fonetiko estas relative diskreta kaj havas limigitan nombron de eblaj variantoj de silaboj. Pro tio eblas transskribi ĝin per relative malgranda nombro de literoj. La nuntempe plej internacie uzata transskriba sistemo de la ĉina estas [[pinjino]]. '''[[Ĉina Radio Internacia]]''' principe uzas pinjinon en Esperanta kunteksto. Pinjino uzas 26 latinajn literojn, kiuj kombiniĝas en du- tri- aŭ kvargrafojn kiam necesas. Entute estas 21 konsonantoj kaj konsonant-kombinoj : '''b p m f d t n l g k h j q x zh ch sh r z c s''', kaj 35 vokaloj kaj vokal-kombinoj : '''i e a u o ü ie ia ua uo ne ei ai ao ou iao iou uei uai in en an un ian uen uan üan ing eng ang ong iang iong ueng''' kaj '''uang'''. Iliaj kombinoj estas malpli ol 400. Tial, se oni bone posedas la supre diritajn literojn kaj iliajn kombinojn, do estos ne malfacile esprimi skribe sufiĉe proksimuman prononcon de ĉiu vorto. Certe, por pli bona proksimumo, tiuj vokalkombinoj ankaŭ devas inkluzivi unu el kvar [[tono]]j, normale skribitaj super la litero.
 
Plej ofte tia sistemo estas sufiĉa, kiam oni celas nur transskribi la prononco de ĉina vorto, sed ne vere enkonduki ĝin en Esperanto. Kiam temas pri esperantigo, tamen, ne eblas simple aldoni o-finaĵon al la pinjina formo. Pinjino ja enhavas multajn literojn kiuj prononcas tute malsame al la samaj literoj en Esperanto, kaj ekzistas eĉ kelkaj literoj, kiuj en Esperanto entute ne ekzistas (ekzemple ''x'', ''q'' kaj ''w''). Plie - prononco de pinjinaj literoj ankaŭ ege distingas de plimulto de aliaj lingvoj kun latina skribsistemo kaj aspektas ege ekzotika, do por kompreni la prononcon kaj legi pinjinaĵojn eĉ iomete proksime al iliaj veraj prononcoj akceptitaj en la ĉina oni devas ĝin aparte lerni.
 
==Sistemo de ''El Popola Ĉinio''==
La revuo ''[[El Popola Ĉinio]]'' dum jaroj jam pripensis kaj traktis la transskriban problemon de ĉinaj nomoj. Kvankam en Ĉinio estas la unuigita sistemo de ĉinaj ideogramoj, tamen pro la teritoria vasteco la prononco de la samaj ideogramoj estas multe diferenca en malsamaj lokoj. Pinjino estis uzata por unuigi la transskribon. Tamen ĝia uzado portis malfacilojn por la legantoj de EPĈ, kiuj ne speciale lernis pinjinon. Iuj el la legantoj skribis al EPĈ kun propono transskribi Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn per Esperantaj literoj. Ankaŭ la redakcio de EPĈ donis grandan atenton al tiu problemo, kaj do ili decidis provi. De majo 1984 la revuo per Esperantaj literoj transskribis la Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kio unuflanke faciligis al la legantoj la legadon, sed ne povis tute forigi konfuzon kaj miskomprenon. Ĉar la Esperantaj fonemoj multe diferencas de la hanlingvaj, absolute ne eblas precize fonetike esperantigi la Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kaj la esperantiga sistemo diferencas de ĝenerale internacie uzata pinjino. Do, EPĈ, ekde 1989, denove uzis pinjinon kaj metis la Esperantajn literojn en krampoj post la koncernaj nomoj, kiam ili unuafoje aperis en la artikolo. De 1990 EPĈ forigis la krampojn. Petate de la legantoj ekde la januara numero, 1996, la revuo denove alprenis la krampojn. Por ke la legantoj konu la Ĉinan fonetikon, la revuo konigos ĝiajn regulojn kaj regule konigos la tabelon por kompari la Ĉinan fonetikon kun la Esperanta.
 
La sistemo de EPĈ ne estas tute perfekta, sed el ĉiuj ĝis nun inventitaj ĝi plej taŭgas por situacioj kiam oni celas esperantigi vorton kaj plue uzi ĝin en Esperanto. En tiuj okazoj oni pli klopodu por uzebleco de Esperantistoj ol por fonetika precizo. La sistemo de EPĈ estas same diskreta kiel pinjino, do eblas sufiĉe facile transskribi de unu al la alia. Jen la tabelo por esperantigo de la plimulto de sonoj:
Linio 71:
Alia bonvena ŝanĝo estus uzado de la litero '''ĥ''' por transskribi ĝuste tiun parolsonon, kiun en Pinjino misprezentas la litero '''h'''.
 
Ankaŭ longaj vokalkombinoj de tri aŭ kvar literoj havas specialajn transskribojn:
* ie = je
* ia = ja
* üa = ŭa
* uo = ŭo
* üe = ŭe
* ei = ej
* ai = aj
* ao = aŭ
* iao = jaŭ
* iou = juŭ
* uei = ŭej
* uai = ŭaj
* ian = jan
* uen = ŭen
* üan = ŭan
* iang = jang
* iong = jong
* ueng = ŭeng
* uang = ŭang
 
Linio 117:
====Tradicia esperantigo====
 
Kiam por iuj ĉin-devenaj vortoj jam ekzistas tradicia kaj vaste uzata esperantigo, oni prefere uzu ĝin, eĉ se ĝi estas tute fuŝafuŝita kaj nekorektamalĝusta, ĉar alie oni igos la nocion nekomprenebla por homoj alkutimiĝintaj al tiu formo. Ekzemple, la ĉefurbon de Ĉinio oni nomu [[Pekino]] (kvankam pli ĝusta estas formo "*Bejĝingo" aŭ - laŭ EPĈ-a metodo - "*Bejĝjingo"). Aliaj ekzemploj: [[Tajvano]], [[Tajpeo]] ktp. Samo aplikas al vortoj, kiuj jam havas sufiĉe vaste konatan esperantigon el popularaj vortaroj kiel [[PIV]], [[NPIV]], [[KEV]], [[EPVN]] aŭ [[ReVo]]. Se tia formo ne estas vaste konata, tamen, aŭ kiam estas granda diskuto kaj konfuzo ĉirkaŭ ĝi, oni uzu esperantigon laŭ sistemo de EPĈ kaj aldonu la alternativajn transskribojn kiel sinonimojn.
 
==== La vorto ''tao'' ====