[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Lorenzo Da Ponte
Linio 46:
'''''[[Nabucco]]''''' ([naBUko] mallonge por '''Nabucodonosor''', en [[Esperanto]] '''Nebukadnecaro''') estas ital-lingva [[opero]] kvarakta komponita en 1841 de [[Giuseppe Verdi]] laŭ ital-lingva [[libreto]] fare de Temistocle Solera. Tiu libreto estis bazita sur la bibliaj historioj el la [[Libro de Jeremia]] kaj el la [[Libro de Daniel]] kaj sur la teatraĵo de 1836 de [[Auguste Anicet-Bourgeois]] kaj Francis Cornue, kvankam la baleta adaptaĵo de Antonio Cortese el la teatraĵo (kun ties necesaj simpligoj), ludita ĉe [[La Scala]] en 1836, estis pli grava fonto por Solera ol la teatraĵo mem.<ref>Budden, 1973, p. 95</ref> Sub ties origina nomo ''Nabucodonosor'', la opero estis premierita ĉe La Scala en [[Milano]] la 9an de Marto 1842. ''Nabucco'' estas la opero kiu estis konsiderata kiel firmigilo de la reputacio de Verdi kiel komponisto. Li mem komentis ke "tiu estas la opero per kiu mia arta kariero reale ekas. Kaj kvankam mi havis multajn superotajn malfacilaxjojn, certe ''Nabucco'' naskiĝis sub bonasorta stelo."
 
'''''[[La geedziĝo de Figaro]]''''' aŭ (en la itallingva origina versio) '''Le nozze di Figaro''' estas [[opero]] de [[Wolfgang Amadeus Mozart]] KV-492. La [[Itala lingvo|itala]] [[libreto]] devenas de [[Lorenzo daDa Ponte]] kaj baziĝas sur la [[komedio]] ''La Folle Journée ou le Mariage de Figaro'' ''(La freneza tago aŭ la geedziĝo de Figaro)'' de [[Pierre Augustin Caron de Beaumarchais]] el la jaro 1778. La [[unua prezentado]] okazis la 1-an de majo 1786 en la [[Vieno|viena]] ''Burg-teatro''. La operagado okazas je la kastelo de grafo Almaviva en Aguasfrescas en la proksimo de [[Sevilo]] ĉ. 1780.
 
'''''[[Rigoletto]]''''' estas [[opero]] triakta de [[Giuseppe Verdi]]. La itallingva [[libreto]] estis verkita de Francesco Maria Piave baze sur la teatraĵo ''Le roi s'amuse'' de [[Victor Hugo]]. Spite gravaj dekomencaj problemoj kun la aŭstriaj censoroj kiuj havis kontrolon super norditalaj teatroj en la epoko, la opero havis sukcesegan premieron ĉe [[La Fenice]] en [[Venecio]] la 11an de Marto 1851. Ĝi estis konsiderata de multaj kiel la unua opera majstroverko de la meza al fina etapo de la kariero de Verdi. Ties tragedia historio disvolviĝas ĉirkaŭ la malica Duko de Mantovo, lia ĝiba [[Bufono]] Rigoletto, kaj la bela filino de Rigoletto nome Gilda. La opera origina titolo, ''La maledizione'' (La malbeno), aludas al malbeno kontraŭ kaj la Duko kaj kontraŭ Rigoletto fare de kortegano kies filino estis seksallogita de la Duko danke al kuraĝigo fare de Rigoletto. La malbeno plenumiĝas kiam Gilda enamiĝas de la Duko kaj fine ofertas sian vivon por savi lin el murdistoj dungitaj de sia patro.