Fantasto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Sen fontoj||dato=Decembro 2012}}
'''Fantasto''' (de la angla ''fantasy'' — fantazio) estas literaturspeco, kiu ĉefe uzas magion kaj aliajn supernaturajn fenomenojn por intrigo, temo. Ĝi havas profundajn radikojn en la [[historio]]. Jam la unua konata verko literatura de l' mondo, la antikva [[Epopeo de Gilgameŝ]] entenis tipajn trajtojn kaj erojn fantastajn:
* Superhomaj estuloj kaj potencoj ([[gediojdioj]] ks.)
* Regnoj ne troveblaj en la fizika mondo nia
* Estuloj ne troveblaj ĉi-tere
Linio 8:
 
Multas la similecoj al [[fabelo]], sed male al tiuj, fantasta literaturo povas ŝajnigi okupi historian/geografian realon: "En la 3-a jaro de la unua regno de la reĝino de Akad..." (Fabelece: "Iam estis reĝino en lando trans 3 maroj kaj 7 riveroj...")
Krome, dum multaj fabeloj ŝercemaj finasfiniĝas per agnosko de mensoginteco ("...sed tion observis nur eta kato kiu kuŝis en la kanono kaj estis forpafita tien ĉi." ks.) en fantasto gravegas la '''ena vero''': La leganto/aŭskultanto kredu kion ŝi aŭ li legas/aŭskultas. Tiurilate, fantasto fakte pli similas al [[realisma literaturo]], en siaj detaleco kaj esprimpovo. Ja apenaŭ ekzistas limoj por aferoj priskribeblaj de fantasta aŭtoro - ŝi aŭ li trovas sin en ambaŭ mondoj de fabelo kaj realo (bona ekzemplo estus la libroj pri [[Harry Potter]] fare de [[J. K. Rowling]]: la rakonto okazas kaj en aktuala [[Anglio]] kaj en magia mondo).
Oni ankaŭ ne konfuzu kun [[sciencfikcio]] kiu alstrebas ian ĉi-mondecan logikon.
 
Linio 27:
 
== Fantasto kaj Esperanto ==
 
Eble pro la "sciencfikcieco" de la Esperanto-movado ("fina venko" ktp.), kaj manko de inspiriga prahistorio, fantaziemaj aŭtoroj de [[Esperanto]] plejofte preferis [[sciencfikcio]]n. Tamen aperis kelkaj noveloj en la [[Sferoj]]-serio de [[Grupo Nifo]]. Ankaŭ kelkaj el la rakontoj de [[István Nemere]] havas fantastajn erojn. Menciinda estas la [[Poemo de Utnoa]] - bonkvalita [[epopeo]] fare de [[Abel Montagut]], kvankam multaj trajtoj (teknikaĵoj, teknikmonda logiko) apartenigas ĝin al [[sciencfantasto]]. Ne sciencfikcia, sed plene en la fantasta ĝenro, estas la longa rakonto ''[[La spegulo de Velodajo]]'' (1990) de [[Giorgio Silfer]].
 
Linio 62 ⟶ 61:
* [[Harry Potter-filmoj]]
 
== Esperantaj Tradukaĵojtradukaĵoj ==
* [http://esperanto.us/index.html#Mazirien_la_Magiisto Mazirien la Magiisto] Enhavanta ses sinsekvajn novelojn verkitajn de Jack Vance
* [http://esperanto.us/index.html#Kugel_de_Almerio Kugel de Almerio] Enhavanta du novelojn: Liejn la Vojiranto, kaj La Sakpleno da Sonĝoj.