Sorio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 118:
}}
[[Dosiero:Ermita El Mirón2.JPG| thumb|maldekstra|250px|Ermitejo ''Virgen del Mirón'', konstruita en la 6-a jarcento fare de [[sueboj]]]]
'''Sorio''' (''Soria'' hispane; {{prononco|SOrja}}) estas urbo de [[Hispanio]] en la norda parto de la [[Centra Altebenaĵo]] de tiu lando, en la [[aŭtonoma regiono]] [[Kastilio kaj Leono]]. Ĝi enhavas nur 38.881 loĝantojn, do malmulte por provinca ĉefurbo (INE, 2017), kaj tiele ĝi estas la malplej loĝata provinca ĉefurbo de Kastilio-Leono kaj la dua de la tuta Hispanio, post nur [[Teruelo]]; tamen ĝi enhavas 43,7% de la provinca loĝantaro, kio indikas ke ankaŭ la provinco samnoma estas klare la malplej loĝata en la lando.
 
== La urbo ==
Sorio situas ĉe la rivero [[Doŭro]], kajsur havasmontetoj 37.200ĉirkaŭ loĝantojn (hispana oficiala statistika servo - jaro [[2005]])tiu.
 
Proksime al la urbo troviĝas la restaĵoj de malnova urbo, ''[[Numanco|Numantia]]'', kiu batalis dum jaroj kaj pereis en la konkero fare de la romianoj. Ekzistas samnoma muzeo pri tiu rezisto kaj pri prahistorio de la provinco, kiu estis inaŭgurita de la reĝo [[Alfonso la 13-a]]. La futbalklubo de la urbo nomiĝas ''Numancia'' je memoro de Numanco.
Linio 138:
En 1492, la dekreto de [[Forpelo de la judoj el Hispanio|forpelo de la judoj]] alportis la ekonomian kaj socian dekadencon de Sorio. Dum la reĝado de la [[Katolikaj Gereĝoj]] oni interrompis la historian progreson de Sorio ĉar post la kuniĝo de la reĝlandoj Aragono, Nafaro kaj Kastilio la urbo ĉesis esti strategia enklavo.
 
==Vidindaĵoj==
=== Gravaj festoj ===
Plej gravaj monumentoj de la urbo rilatas al la [[romanika stilo]] de religiaj konstruaĵoj:
* Preĝejo de Sankta Johano Rabanera, kun du impresaj bildoj de [[Krucumita Kristo]], [[absido]], kaj romanika pordego devena el la ruinoj de la preĝejo de Sankta Nikolao.
* Preĝejo de Sankta Dominiko, kun impresa fasado romanika, kun rozo, arkivoltoj kaj [[Kristo Pantokratoro]], rekonstruita en 2018.
* Kunkatedralo de Sankta Petro, kun enormaj navoj subtenitaj de fortikegaj kolonoj kaj romanika [[klostro]] kun multaj interesaj bildoj.
* Monaĥejo de Sankta Johano de Doŭro, ĉe la rivero, kun impresa romanika klostro (nune subĉiela) de orienta influo, kun apartaj partikularaĵoj kiel interplektitaj arkoj. En la interno estas akaŭ romanikaj kapiteloj kaj du templetoj de orenta influo.
* Monaĥejo de Sankta Polo, kiu estis de templanoj, nun privata kaj ne vizitebla.
* Preĝejo de Sankta Nikolao, ruinigita sentegmenta kaj vizitebla nur de ekstere.
* Ermitejo de Sankta Saturio, sur impresa rokego ĉe la rivero.
 
Krome estas aliaj vizitindaĵoj, nereligiaj, kiel la ĉefplaco kun la Fontano de la Leonoj kaj la urbodomo, la parko Alameda Cervantes, la Muzeo "Numantino", ktp.
 
=== Gravaj festoj ===
[[Dosiero:Sanjuansoria.jpg|250px|eta|maldekstra|[[Procesio]] de la "Dimanĉo de Kaldronoj". Oni vidas la procesiantojn kun la [[tradicio|tradiciaj]] "''Piñorra''" vestoj de Sorio.]]
Ĉi tiu urbo havas siajn grandajn festojn la lastajn tagojn de Junio, kaj ili estas nomataj "Festoj de [[sankta Johano]]". Malgraŭ tiu nomo, la origino de la festoj estis tre antaŭa al la [[katolikismo]]. La kernaj ingrediencoj de tiuj festotagoj estas [[suno]], [[vino]] kaj [[taŭro]]j. La festoj de sankta Johano daŭras kvin tagojn, kaj ĉiam komencas merkredon (nomata "de la parolado") kaj finiĝas lundon (nomata "de la dancoj"). Estas tamen aliaj tagoj, kiujn oni dediĉas al preparado de la gravaj kvin tagoj. Ili signifas multe por la plejmultaj loĝantoj de Sorio.