Lumrapido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 62:
== Nombra valoro, signoj kaj mezurunuoj ==
 
Lumrapido estas dimensihava fizika konstanto, kaj tial ĝia nombra valoro dependas de la uzataj mezurunuoj. La [[Internacia Sistemo de Unuoj]] (SI) difinas metron kiel la distancon, kiun lumo en vakuo trapasas en 1 ⁄ 299 792 458 da sekuntosekundo. Ĉi tio efektive fiksas la lumrapidon en vakuo: ĝia ekzakta valoro estas 299 792 458 m/s.
 
La kutima simbolo por lumrapido en vakuo estas ''c'', ĉu laŭ la vorto ''konstanto'' (devene latina, en pluraj lingvoj skribata kun komenca ''c''), ĉu el la latina ''celeritas'' ("rapideco"). Origine la simbolo estis ''V'', kiun unue uzis [[Maxwell]] en 1865. En 1856 [[Weber]] kaj [[Kohlrausch]] uzis la simbolon ''c'' por konstanto, kiun oni poste povis konstati egala al √2-oblo de lumrapido en vakuo. En 1894, [[Drude]] donis al ''c'' ĝian modernan signifon. En siaj originalaj germanlingvaj artikoloj pri speciala relativeco (1905) [[Einstein]] skribis ''V'', sed en 1907 li ekuzis la simbolon ''c'', kiu tiutempe jam estis la normala.