Barato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
==Historio==
{{ĉefartikolo|Historio de Barato}}
La lando estis unuigita la unuan fojon fare de [[Aŝoko]] (proksimume 273 - 232 a.K.E.), sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo, almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj ([[320]] - [[414]]), okazis ekde la [[5-a jarcento]] nova diseriĝo. En la [[8-a jarcento]] la parto de la norda Barato estis [[islamo|islamigita]]. Denove unuigis la landon nur unuaj regantoj de dinastio de [[Grandaj Mughaloj]].
 
Oni povus diri ke tiu historio de la hinda subkontinento antaŭ la 20-a jarcento estis komuna al la tuta [[Hindio]] kaj respektive al ĉiuj ŝtatoj eliĝintaj el la disfalo de la kolonia imperio nomata [[Brita Hindio]] en la fino de la 19a jarcento. Grava okazaĵo de tiu epoko estis la tiel nomata [[Ribelo de Sipajoj]].
Linio 51:
Post antaŭaj tiudirektaj luktoj kaj partopreno de hindia soldataro en la [[Dua Mondmilito]] la [[15an de aŭgusto]] de [[1947]] Barato sendependiĝis de [[Britio]]. Unu el la plej influaj gravuloj de tiu periodo estis [[Mohandas Karamchand Gandhi]], kiu post helpi decidege tiun sendependecon estis mortigita de fanatika hinduo. Post la sendependiĝo eksplodis teruraj malfacilaĵoj inter hindiaj islamanoj kaj hinduistoj, kio igis la [[Dispartigo de Hindio|dispartigon de la lando en du]]: nome la nuna Barato kaj Pakistano, tiam dividita en du zonoj, la okcidenta (nuna Pakistano) kaj la orienta (nuna Bangladeŝo).
 
Dum granda parto de sia historio, Barato estis regita de la partio [[Barata Nacia Kongreso]]. Ĝi estis fondita multe antaŭ la sendependeco de la lando, kaj estis dum longa tempo konsiderata kvazaŭ simbolo de tiu ĉi. Ĝi estis dum longa tempo estrata de anoj de la [[familio Nehru-Gandhi]], tio estas, de la unua ĉefministro [[Jawaharlal Nehru]], lia filino [[Indira Gandhi]], kaj ties filoj [[Rajiv Gandhi|Rajiv]] kaj [[Sanjay Gandhi|Sanjay]], bofilino [[Sonia Gandhi|Sonia]] kaj nepoj. Al Nehru sekvis [[Gulzarilal Nanda]]. Dume estis la prezidentoj de Barato [[Rajendra Prasad]] kaj [[Sarvepalli Radhakrishnan]].
 
[[Indira Priyadarshini Gandhi]] plej konata kiel [[Indira Gandhi]] estis ĉefa reganto de la lando ekde la [[19a de januaro]] de [[1966]] ĝis la [[24a de marto]] de [[1977]], kaj ekde la [[14a de januaro]] de [[1980]] ĝis sia morto en la [[31a de oktobro]] [[1984]]. Ŝi estis la ununura filino de [[Jawaharlal Nehru]], la unua Ĉefministro de Barato. Ŝi havis la saman nomonfamilinomon "Gandhi" sed ŝi ne estis parenco de [[Mohandas Gandhi|Mahatma Gandhi]]). Dum sia epoko, ŝi estis unu el la plej gravaj registoj tutmondaj (kaj unu el la malmultaj registinoj) kaj tiam Barato estis unu el la plej gravaj landoj de la movado[[Movado de neŭtralajNealiancitaj landojLandoj]].
 
La Barata Nacia Kongreso regis la centran registaron preskaŭ seninterrompe ĝis 1977. Inter tiu jaro kaj 1980, koalicio estrata de la [[Janata Partio]] venkis en la balotoj. Nova malvenko de la Kongreso okazis en [[1989]], fare de la [[Janata Dal]], kiu nur konservis alla povon dum du jaroj.
 
Inter 1996 kaj 1998, ekzistis pluraj ŝanĝoj, kun venko unue de la dekstra [[hindua naciismo|hindunaciistahindunaciisma]] partio [[Baratija Janata Partio]] (BJP) kaj poste de la maldekstra koalicio Unuiĝinta Fronto. En 1998, la BJP formis la nacian Demokratan Aliancon kun aliaj lokaj partioj, kaj regis dum la tuta 5-jara periodo.
 
[[File:President Barack Obama with Prime Minister Manmohan Singh 2009-11-24(2).jpg|thumb|dekstre|Manmohan Singh kun la Usona Prezidento [[Barack Obama]] en la [[Blanka Domo]].]]