Superlativo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎supro: kor ligilon
Linio 1:
'''Superlativo''' estas unu el la [[grado (gramatika)|gradoj]] de [[adjektivo]]j aŭ [[adverbo]]j, per kiu oni esprimas limigitan (en unu grupo) aŭ absolutan (en tuta sia speco) ekstremon de la eco. En kelkaj lingvoj, kiel la [[latina lingvo|latina]], la superlativo estas farita per [[sufikso]], en aliaj, kiel en la [[franca lingvo]] kaj Esperanto, analize per vorta konstruo. En [[Esperanto]] oni faras superlativon per vortetoj (LA) (mal)PLEJ (absoluta) aŭ (LA) (mal)PLEJ ... (EL, DE...) (limigita).
 
En Esperanto oni ne uzas la artikolon ĉe superlativo de adverbo: «la fundamento de Esperanto devas ''plej severe'' resti absolute senŝanĝa» (Antaŭparolo al la [[Fundamento de Esperanto]]).
 
En multaj lingvoj, limigita kaj absoluta superlativoj estas tute malsamaj konstruaĵoj.