Lido (muziko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Kursiva titolo}}
[[File:Franz Schubert c1827.jpg|thumb|Potreto de Franz Schubert, farita de [[Franz Eybl]] (1827).]]
[[File:Beethoven Mähler 1815.jpg|thumb|right|Potreto de Beethoven, farita de [[Joseph Willibrord Mähler]].]]
'''Lied''' (prononce: "li:t"; plurale en [[germana]] ''Lieder'') estas termino uzata en la historio de la [[klasika muziko]] por referenci al mallonga lirika kanto kies vortumado estas [[poezio|poeziaĵo]] al kiu oni aldonis [[muziko]]n kaj verkita por [[Soloo|soloista]] voĉo kaj [[Akompano (muziko)|akompanantaro]], ĝeneralmente de [[piano]]. Tiu muzika formo karakteriziĝas pro mallongeco, rezigno de [[Virtuozo|virtuozismo]] [[Belkanto|belkanteca]], forta rilato kun la poeziaĵo kaj forta influo de la popola germana kanto aŭ ''Volkslied''. Temas pri muzika formo tipa de la [[Ĝermanoj|ĝermana landaro]] kaj propra de la [[Romantisma muziko]].
 
{{redaktata}}
Tiu tipo de komponaĵo aperis en la klasika epoko (1760-1820), floris dum la [[Romantismo]] kaj evoluis dum la 20a jarcento. Komponistoj kiel [[Beethoven]], [[Schubert]] kaj [[Hugo Wolf]] komponis ''lieder'' bazite sur geniuloj de la [[poezio]] kiel [[Goethe]] kaj [[Heine]]. Ĝi atingis altan gradon de disvolvigo kun la aŭstria komponisto [[Franz Schubert]] en 1814, kvankam li havis antaŭulojn en [[Mozart]] kaj Beethoven. En la [[okcidenta klasika muziko]] oni uzas la terminon en [[germana lingvo]] ĉar la komenco kaj unuaj ''lieder'' estis verkoj de germanaj komponistoj. En Germanio oni uzas fakte la terminon ''Kunstlied'' aŭ "arta kanto" por distingi la ĝenron disde la popola kanto aŭ ''Volkslied''. La disvolvigo de la formo kuniris kun la remalkovro de la popola germana kulturo kiel fonto de arta produktado, kiel estis la ''Grimms Märchen'' aŭ kolektoj de rakontoj (1812) de la [[Fratoj Grimm]] aŭ la kolekto de poeziaĵoj ''[[Des Knaben Wunderhorn (Mahler)|Des Knaben Wunderhorn]]'' (1805-1808) de [[Clemens Brentano]] kaj [[Achim von Arnim]].
 
== Referencoj ==
* Hallmark, Rufus, eld.: ''German Lieder in the Nineteenth Century''. New York: Schirmer, 1996.
* Parsons, James, eld.: ''The Cambridge Companion to the Lied''. Cambridge: [[Cambridge University Press]], 2004.
* Fischer-Dieskau, Dietrich: ''Schubert und seine Lieder''. Stuttgart: DVA, 1996. ISBN 3-458-34219-2
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.das-lied.org/index.php?option=com_content&view=category&id=34&Itemid=28&lang=es ''Lieder''] - Senpagaj registraĵoj de ĉiuj ''Lieder'' de Franz Schubert (farata)
* [http://www.beethoven-haus-bonn.de/sixcms/detail.php?id=2452&template=werkseite_digitales_archiv_de&_eid=2235&_ug=Lieder%20und%20Ges%e4nge&_werkid=99&_mid=Werke%20Ludwig%20van%20Beethovens&_seite=2 Dokumentaro de la Domo Beethoven en Bonn, Germanio, pri la ciklo "''An die ferne Geliebte''"]
* [http://www.dlib.indiana.edu/variations/scores/song.html Kolekto de germanaj, anglaj kaj francaj ''Lieder'' en retaj partituroj]
* [http://www.recmusic.org/lieder/ Tekstoj uzitaj en komponaĵoj de ''Lieder'' (angle)]
 
[[Kategorio:Germanaj vortoj kaj esprimoj]]
[[Kategorio:Klasika muziko]]
[[Kategorio:Germana kulturo]]