Dekduuma sistemo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Faktoroj: Korektis kelkajn gramatikajn erarojn.
e →‎Frakcioj: Gramatikajn korektojn.
Linio 29:
== Frakcioj ==
 
La rezulto de divido de du entjeroj povas esti malfinia perioda frakcio en donita nombra bazo. La malfinia perioda frakcio rezultiĝas se [[denominatoro]] de [[nereduktebla frakcio]] havas iun priman faktoron, kiu ne estas prima faktoro de la nombra bazo. La ĉefa ĝenaĵo de ĉi tio estas ke ne havonehavo de finia prezento por ĉi tiaj frakcioj en la donita bazo igas uzon de [[rondigo]], kaj pro tio malprecizan prezenton de la nombroj.
 
Entute estas pli malverŝajne havi malfinian periodan frakcion en dekduuma ol en dekuma sistemo, ĉar unu el ĉiuj tri najbaraj nombroj havas la priman faktoron [[Tri|3]] en ĝia faktorigo, sed nur unu el ĉiuj kvin enhavas la priman faktoron [[Kvin|5]]. Ĉiuj aliaj primaj faktoroj, escepte de 2, estashavas malfinian periodan frakcion nek en dekuma nek en dekduuma sistemo kaj tiel ne influas la relativan probableco de apero de malfinia frakcio, ĉar ĉiu nereduktebla frakcio kiu enhavas iun el ĉi tiuj aliaj faktoroj en ĝia denominatoro estas malfinia en ambaŭ bazoj.
 
Tamen, kiam periodaj frakcioj okazas en dekduuma sistemo, ili malpli verŝajne havas tre mallongan periodon ol en dekuma nombrosistemo, ĉar [[Dek du|12]] (dek du) estas inter du [[primo]]j, [[Dek unu|11]] (dek unu) kaj [[Dek tri|13]] (dek tri), sed [[Dek|10]] (dek) estas najbara al [[komponigita nombro]] [[Naŭ|9]]. Tamen, havo de pli mallonga aŭ pli longa periodo ne influas al la ĉefa ĝenaĵo kiu estas ne havo de finia prezento por ĉi tiaj frakcioj en la donita bazo.