Internacia Kosmostacio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 261:
 
== Observado de Tero ==
La amplekso de la stacio sufiĉas por observado per nuda okulo de la tera surfaco. La IKS videblas kiel sufiĉe hela stelo, kiu sufiĉe rapide moviĝas sur la ĉielo proksime en direkto de okcidento al oriento (angula rapideco proksime 4 gradoj en minuto). Dependante de la punkto de observado ĝia [[ŝajna magnitudo]] varias de -4m ĝis 0m. La [[Eŭropa Kosma Agentejo]] kune kun la [[retpaĝaro]] «[http://www.heavens-above.com www.heavens-above.com]» disponigas eblecon al ĉiuj dezirantoj ekscii la horaron de traflugo de la IKS super determinita punkto sur nia planedo. Enirante la paĝon dediĉitan al IKS kaj entajpante la urbon eblas ekscii la ekzaktan tempon de superflugo por proksimaj tagoj prezentitaj en la tabelo. Post klako sur la linio de la tabelo malfermiĝas stela mapo kun trajektorio de traflugo. La horaron de traflugoj eblas rigardi ankaŭ sur la paĝaro www.amsat.org. La trajektorion de flugo en reala tempo eblas rigardi sur la paĝaroj de la partoprenantoj de la projekto, ekzemple sur la paĝaro de la Rusia Federacia Kosmoagentejo. Sur la paĝaro www.iss.stormway.ru oni montras videoregistraĵojn de la kameroj de IKS kaj la trajektorion de la IKS en reala tempo.
 
Sur la paĝaro www.heavens-above.com eblas elekti lingvon de la paĝaro. Ankaŭ Esperanto estas elektebla. Des pli, se Vi malfermas la paĝaron el esperanta [[Fajrovulpo]], la paĝaro aperas tuj en Esperanto.