Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

5 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
e
Dua Mondmilto → Dua Mondmilito
Dum nova koncertvojaĝo tra Eŭropo en 1925 li koncertis en la orkestro de ''Revue nègre'', kun kiu [[Josephine Baker]] travivis sian trarompon - ŝi montris unuafoje en Eŭropo la [[Ĉarlestono (danco)|ĉarlestonon]] en la pariza ''[[Théâtre des Champs-Élysées]]''. Ili pluvojaĝis tra [[Belgujo]], kie Josephine Baker forlasis la ''Revue'' favore al ''[[Folies Bergère]]'', [[Sovetunio]], kie Bechet en [[Moskvo]] amikiĝis kun [[Tommy Ladnier]], kaj Germanujo, kie li ludis en Berlino en [[Haus Vaterland]] ĉe Potsdamer Platz. En 1928 li estis en Parizo, kaŭzis tamen jam post dek unu monatojn ĉagrenon, kiam dum kverelo inter muzikisto senintence francino estis vundita per tuŝpafo. Kondamnite je dek kvin monatoj da malliberejo, el kiuj li suferis dek unu, li estis forpelita el la lando kaj iris komence al [[Berlino]]. En 1930 li ludis en la germana filmo ''[[Einbrecher (Film)|Einbrecher]]'' (kun Lilian Harvey kaj Willy Fritsch), en kiu li estas aŭdebla, sed preskaŭ ne videbla. Tiam lin dungis [[Noble Sissle]] en Usonon.
 
En 1932 li ludis kun la propra bando ''New Orleans Feetwarmers'' en [[Savoy Ballroom]] je Novjorko. Je tio ekestis elstaraj surdiskigoj kun Ladnier, kun kiu li dum la [[granda depresio]] en 1933/34 tenis tajlorejo. Ekde 1934 ĝis 1938 li ludis denove ĉe Sissle, kun kiu li ankaŭ surdiskigis. En 1937 li vidis novajn ŝancojn en la komenca [[Novorleano-ĵazo#Evoluo kaj revivigo de novorleano-ĵazo|revivigo de novorleana ĵazo]] kaj ludis en 1938 kun propraj bandoj en ''Nicks''. En 1938 li havis furoraĵon per „''[[Summertime]]''“ de [[George Gershwin]], surdiskigis por [[Hugues Panassié]] (''Panassie Sessions'' kaj Ladnier kaj [[Mezz Mezzrow]]) kaj ekde 1939 por [[Blue Note Records|Blue Note]], kiu, disvastigate dum la [[Dua MondmiltoMondmilito]] de radiostacioj de la rezistomovado, multan kontribuis al lia populareco en [[Francujo]]. Inter 1938 kaj 1942 li multan surdiskigis por la diska subeldonejo de RCA, [[Bluebird Records|Bluebird]] (''Bluebird Sessions'' kun Ladnier k. a.). En 1939 li ludis kun ''New Orleans Jazzmen'' de [[Jelly Roll Morton]], kun Ladnier kaj la kvaropo de [[Meade Lux Lewis]], en 1940 kun Armstrong kaj kun [[Earl Hines]]. En 1941 li surdiskigis soloojn, lduis kun [[Vic Dickenson]] (kiel ankaŭ en 1943), kun [[Red Allen|Henry Red Allen]] kaj triope kun [[Willie „The Lion“ Smith]].
 
Danke al ŝprucaj enspezoj li fariĝis domposedanto en Brooklyn. En 1946/7 li surdiskigis por la diskeldonejo de Mezzrow, ''King Jazz''. En la 1940-aj jaroj li estis regule aŭdebla kun gitaristo [[Eddie Condon]] en [[Novjorko]], kie li partoprenis plurajn el ties ''Town Hall'' koncertoj. En 1945 li provis fondi bandon kun novorlean-praulo [[Bunk Johnson]], kio tamen malsukcesis pro ties alkoholproblemoj<ref>Hentoff raportas ([http://www.bostonmagazine.com/articles/the_shape_of_jazz_that_was/]) ke Bechet dum ties soloo en ''Savoy-Cafe'' je Bostono eksidis en la unua vico, kun longa vico da konjakglasoj, kiujn li ĉiufoje ĵetis al Johnson, kiam tiu ĉi trafis malĝustan tonon</ref>. Bechet provis fondi muziklernejon, havis tamen nur unu lernanton ([[Bob Wilber]]).
1 196

redaktoj