Helpo:Markitaj versioj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 23:
Iam en la dua fazo la vikipediistoj enkondukos eventuale la „aprobon“ de artikolo (angle ''checked'', germane ''geprüft''), kiu estos ankoraŭ pli severa revizio. Temos pri aprobo post enhava, faka kontrolo. Sed tiun duan fazon ĝis nun neniu Vikipedio enkondukis, ĉar oni ne konsentas pri la grado de severeco (ekzemple, ĉu nur doktoro aŭ profesoro rajtos kontroli, kaj ekzakte kiom detale oni devas kontroli).
 
<includeonly></includeonly>==Kion la sistemo signifas por la legantoj==
Kiam neregistrita homo, do simpla leganto, vizitas Vikipedion, tiam li aŭ ŝi vidas la artikolojn kiel kutime. Sed se artikolo havas almenaŭ unu reviziitan version, tiam la programo montras ''ĝin'' al la leganto — eĉ se ekzistas pli aktuala, sed nereviziita versio. Tamen, se la leganto aparte deziras tion, li povas alklaki butonon kaj tamen vidi la plej aktualan version.