Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 188:
File:Sarah Bernhardt Barnett.jpg|Portreto de Sarah Bernhardt en 1910 fare de Henry Walter Barnett
</gallery>
Post sia sezono en Parizo, Bernhardt prezentis ''L'Aiglon'' en Londono, kaj poste ŝi faris sian sesan turneon al Usono. En tiu turneo, ŝi veturis kun Constant Coquelin, tiam la plej populara ĉefaktoro en Francio. Bernhardt ludis la duarangan rolon de Roxanne en ''[[Cyrano de Bergerac (verko)|Cyrano de Bergerac]]'', rolon kiun ŝi estis premierinta, kaj kiun li kun-stelulis kun ŝi kiel Flambeau en ''L'Aiglon'' kaj kiel la unua tombisto en Hamleto.<ref> Skinner 1967, pp. 265-270.</ref>
 
Ŝi ankaŭ ŝanĝis, por la unua fojo, sian decidon ne prezenti en Germanio aŭ la "okupitaj teritorioj" de Alzaco kaj Loreno. En 1902, je invito de la franca ministerio de kulturo, ŝi partoprenis en la unua kultura interŝanĝoo inter Germanio kaj Francio ekde la milito de la jaro 1870. Ŝi ludis ''L'Aiglon'' 14 fojojn en Germanio; la [[Germana Imperiestro|kajzero]] [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|Vilhelmo la 2-a]] ĉeestis en du prezentoj kaj eĉ gastigis vespermanĝon en ŝia honoro en [[Potsdam]].<ref> Tierchant 2009, pp. 290–291.</ref>
 
Dum sia turneo en Germanio, ŝi eksuferis agonian doloron en sia dekstra genuo, probable konektita kun falo kiun ŝi estis suferinta sur scenejo dum sia turneo en [[Sudameriko]]. Ŝi devis redukti siajn movojn en ''L'Aiglon''. Germana doktoro rekomendis ke ŝi haltigu la turneon tuje kaj havu kirurgion, sekve de ses monatoj de kompleta senmovigo de sia kruro. Bernhardt promesis viziti doktoron kiam ŝi revenos al Parizo, sed pluigis la turneon.<ref> Tierchant 2009, pp. 294–295.</ref>
 
En 1903, ŝi havis alian nesukcesan rolon ludante alian masklan rolulon en la [[opero]] ''Werther'', tristeca adaptaĵo de la historio de la germana verkisto [[Johann Wolfgang von Goethe]]. Tamen, ŝi tuj revenis per alia sukcesego, nome ''La sorcière'' de Sardou. Ŝi ludis la rolon de maŭra sorĉistino enamiĝinta de kristana hispano, kio kondukis al ŝia persekutado fare de la katolika eklezio. Tiu historio de toleremo, venante tuj post la [[afero Dreyfus]], estis finance sukcesa, kaj Bernhardt ofte donis kaj matenan kaj vesperan prezentojn.<ref> Tierchant 2009, pp. 294–295.</ref>
 
Inter 1904 kaj 1906, ŝi aperis en ampleksa gamo de roloj, inter kiuj [[Francesca di Rimini]] de [[Francis Marion Crawford]], la rolo de Fanny en ''Sappho'' de [[Alphonse Daudet]], la magiistino [[Kirko (mitologio)|Circe]] en teatraĵo de Charles Richet, la parto de [[Marie Antoinette]] en la historia dramo Varennes de Lavedan kaj Lenôtre, la parto de la princo-poeto Landry en versio de [[La dormanta belulino]] de Richepin kaj Henri Cain, kaj nova versio de la teatraĵo ''Pelléas et Mélisande'' de la [[Simbolismo (arto)|simbolista]] [[poeto]] [[Maurice Maeterlinck]], en kiu ŝi ludis la masklan rolon de Pelléas kaj la brita aktorino Beatrice Campbell kiel Melissande.<ref> Tierchant 2009, pp. 297–298.</ref> Ŝi stelulis ankaŭ en nova versio de ''Adrienne Lecouvreur'', kiun ŝi mem verkis, diferenca el pli frua versio kiun estis verkinta por ŝi Scribe. Dum tiu tempo, ŝi verkis dramon, ''Un coeur d'homme'', en kiu ŝi ne ludis rolon, kiu estis ludita en la Théâtre des Arts, sed daŭris nur tri prezentojn.<ref> Skinner 1967, p. 294.</ref> Ŝi ankaŭ instruis aktoradon dum mallonge en la Konservatorio, sed ŝi trovis la sistemon tie tro rigida kaj tradicia. Anstataŭe, ŝi akceptis aspirantajn geaktorojn en sia kompanio, trejnigis ilin, kaj uzis ilin kiel nepagitaj figurantoj kaj pormomentaj ludantoj.<ref> Skinner 1967, p. 292.</ref>
 
==Kariero==