Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 201:
Bernhardt faris sian unuan usonan Adiaŭan Turneon en 1905–1906, la unua el kvar adiaŭaj turneoj kiujn ŝi faris en [[Usono]], [[Kanado]], kaj [[Latinameriko]], kun siaj novaj manaĝeroj, nome fratoj Shubert. Ŝi vekis polemikon kaj gazetaran atenton kiam, dum ŝia vizito de 1905 al [[Montrealo]], la romkatolika episkopo kuraĝigis siajn sekvantojn lanĉi ovojn al Bernhardt, ĉar ŝi portretis prostitutinojn kiel simpatiajn rolulojn. La usona parto de la turneo komplikiĝis pro la konkurenco inter la Shuberts kaj la povega asocio de teatroposedantoj kiu kontrolis preskaŭ ĉiujn el la ĉefaj teatroj kaj operejoj en Usono. Tiu asocio ne permesis eksterlandajn produktoroj uzi siajn scenejojn. Kiel rezulto, en [[Teksaso]] kaj [[Kansas-Urbo]], Bernhardt kaj ŝia kompanio devis ludi sub enorma cirkotendo, kun sidlokoj por 4,500 spektantoj, kaj en sketejoj en [[Atlanta]], [[Savannah]], [[Tampa]], kaj aliaj urboj. Ŝia privata trajno portis ŝin al [[Knoxville]], [[Dallas]], [[Denver]], Tampa, [[Chattanooga]], kaj [[Sallaga Urbo]], poste al la Okcidenta Marbordo. Ŝi ne povis prezenti en [[San Francisco]] pro la rezulto de la ĵusa [[tertremo de San Francisco (1906)|tertremo de 1906]], sed ŝi prezentiĝis tra la golfo en la Greka Teatro de la [[Universitato de Kalifornio en Berkeley]], kaj faris deklamadon, titolitan ''A Christmas Night during the Terror'' (Kristnaska nokto dum la Teroro), por prizonuloj de la [[Ŝtata prizono San Quentin|prizono San Quentin]].<ref> Skinner 1967, pp. 288-289.</ref> Ŝia turneo pluis al [[Sudameriko]], kie ŝi trafis alian pli gravan okazaĵon: ĉe la fino de "La Tosca" en [[Rio de Janeiro]], ŝi saltis, kiel ĉiam, el la muro de la fortikaĵo por trafi morton en la rivero [[Tibero]]. Tiam, tamen, la matraco sur kiu ŝi devis supozeble fali estis malĝuste mislokita. Ŝi falis sur sia dekstra genuo, kiu jam estis damaĝita en antaŭaj turneoj. Ŝi svenis kaj estis forportita el la teatro sur [[brankardo]], sed ŝi malakceptis esti traktita en loka hospitalo. Ŝi poste navigis ŝipe el Rio al Novjorko. Kiam ŝi alvenis, ŝia kruro estis ŝveliĝinta, kaj ŝi devis resti senmova en sia hotelo dum 15 tagoj antaŭ reveni en Francion.<ref> Tierchant 2009, pp. 305–306.</ref>
En 1906–1907, la franca registaro finfine premiis al Bernhardt per la
Spite la vundon de sia kruro, ŝi plue iris en turneon ĉiusomere, kiam ŝi propra teatro en Parizo fermiĝis. En Junio 1908, ŝi faris 20-tagan turneon en Brition kaj Irlandon, prezentiĝante en 16 diversaj urboj.<ref> Tierchant 2009, p. 310.</ref> En 1908–1909, ŝi turneis en [[Rusio]]n kaj [[Pollando]]n. Ŝia dua usona adiaŭa turneo (ŝia oka turneo en Usono) komencis fine de 1910. Ŝi kunportis novan ĉefaktoron, nome la nederlanddevena [[Lou Tellegen]], tre bela aktoro kiu estis laborante kiel modelo por la skulptaĵo ''Eterna printempo'' de [[Auguste Rodin]], kaj kiu iĝis ŝia kun-stelulo dum la venontaj du jaroj, same kiel ŝia akompananto al ĉiaj okazaĵoj, funkcioj, kaj festoj. Li ne estis partikulare bonkvalita aktoro, kaj havis fortan nederlandan akĉenton, sed li estis sukcesa en roloj kiaj [[Hipolito]] en ''Fedra'', kie li povis demeti sian ĉemizon kaj montri sian korpon. En Novjorko, ŝi faris alian skandalon kiam ŝi aperis en la rolo de [[Judaso Iskarioto]] en ''Judaso'' de la usona dramaturgo John Wesley de Kay. Ĝi estis prezentita en la novjorka Globe Theater dum nur unu nokto en Decembro 1910 antaŭ ĝi estos malpermesita de lokaj aŭtoritatoj. Ĝi estis malpermesita ankaŭ en [[Bostono]] kaj [[Filadelfio]].<ref> von Feilitzsch, Heribert (2012). In Plain Sight: Felix A. Sommerfeld, Spymaster in Mexico, 1908 to 1914. Amissville, VA: Henselstone Verlag LLC. p. 352. ISBN 0985031719.</ref> La turneo portis ŝin el Bostono al [[Jacksonville]], tra [[Misisipio]], [[Arkansaso]], [[Tenesio]], [[Kentukio]], Okcidenta [[Virginio]], kaj [[Pensilvanio]], al [[Kanado]] kaj [[Minesoto]], kutime laŭ ritmo de unu nova urbo kaj unu nova ludado ĉiutage.<ref> Tierchant 2009, pp. 317–318.</ref>
==Kariero==
|